Nations Bible

Proverbs 25

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Ankaŭ ĉi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.

2Honoro de Dio estas kaŝi aferon;

Sed honoro de reĝoj estas esplori aferon.

3La ĉielo estas alta, la tero estas profunda,

Kaj la koro de reĝoj estas neesplorebla.

4Forigu de arĝento la almiksaĵon,

Kaj la puriganto ricevos vazon.

5Forigu malvirtulon de la reĝo,

Kaj lia trono fortikiĝos en justeco.

6Ne montru vin granda antaŭ la reĝo,

Kaj sur la loko de eminentuloj ne stariĝu;

7Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi: Leviĝu ĉi tien,

Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo,

Kiun vidis viaj okuloj.

8Ne komencu tuj disputi;

Ĉar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?

9Faru disputon kun via proksimulo mem,

Sed sekreton de aliulo ne malkaŝu;

10Ĉar alie aŭdanto vin riproĉos,

Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.

11Vorto dirita en ĝusta tempo

Estas kiel oraj pomoj sur retaĵo arĝenta.

12Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo,

Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo.

13Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto,

Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj:

Li revigligas la animon de sia sinjoro.

14Kiel nuboj kaj vento sen pluvo,

Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras.

15Per pacienco oni altiras al si potenculon,

Kaj mola parolo rompas oston.

16Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas,

Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin.

17Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo;

Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.

18Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago

Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.

19Kiel putra dento kaj malforta piedo

Estas nefidinda espero en tago de mizero.

20Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro,

Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta.

21Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon;

Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon;

22Ĉar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo,

Kaj la Eternulo vin rekompencos.

23Norda vento kaŭzas pluvon,

Kaj ĉagrenita vizaĝo kaŝatan parolon.

24Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento,

Ol kun malpacema edzino en komuna domo.

25Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo,

Tiel estas bona sciigo el lando malproksima.

26Virtulo, kiu falas antaŭ malvirtulo,

Estas malklara fonto kaj malbonigita puto.

27Ne bone estas manĝi tro multe da mielo;

Kaj ne glore estas serĉi sian gloron.

28Homo, kiu ne povas regi sian spiriton,

Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.

Did you know?

Royal Wisdom Preserved

  • The opening verse notes that this collection of Solomon's proverbs was compiled and transcribed by the scribes of King Hezekiah of Judah, who reigned centuries after Solomon and promoted extensive religious and administrative reforms.Sources: the Bible text itself · Hezekiah · Solomon
  • Much of the chapter focuses on royal court etiquette and leadership, advising humility before rulers, the removal of corrupt advisors, and the use of patience and gentle speech to persuade those in authority.Sources: the Bible text itself
  • The proverbs employ vivid comparisons drawn from ancient daily life, such as silversmithing, rain clouds without rain, cold drinks refreshing workers during harvest, and broken city walls illustrating a lack of self-control.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.