Nations Bible

Proverbs 21

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo:

Kien Li volas, Li ĝin direktas.

2Ĉiuj vojoj de homo estas ĝustaj en liaj okuloj;

Sed la Eternulo pesas la korojn.

3Plenumado de vero kaj justeco

Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado.

4Fieraj okuloj kaj aroganta koro,

Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko.

5La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton;

Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko.

6Akirado de trezoroj per lango mensogema

Estas vanta bloveto, retoj de morto.

7La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem;

Ĉar ili ne volis fari justaĵon.

8Malrekta estas la vojo de homo kulpa;

Sed la agado de purulo estas ĝusta.

9Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento,

Ol kun malpacema edzino en komuna domo.

10La animo de malvirtulo deziras malbonon;

Lia proksimulo ne estas favorata de li.

11Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa;

Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton.

12La Justulo rigardas la domon de malvirtulo,

Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.

13Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo,

Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata.

14Sekreta donaco kvietigas koleron,

Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.

15Farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo

Kaj teruro por la malbonaguloj.

16Homo, kiu erarforiĝis de la vojo de prudento,

Ekloĝos en komunumo de mortintoj.

17Kiu amas gajecon, tiu havos mankon;

Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa.

18La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo,

Kaj malpiulo por piuloj.

19Pli bone estas loĝi en lando dezerta,

Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.

20Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo;

Sed homo malsaĝa ĉion englutas.

21Kiu celas justecon kaj bonecon,

Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.

22Kontraŭ urbon de fortuloj eliras saĝulo,

Kaj li faligas ĝian fortan fortikaĵon.

23Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon,

Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj.

24Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo,

Agas kun kolero kaj malboneco.

25La deziro de mallaborulo lin mortigas,

Ĉar liaj manoj ne volas labori.

26Tuttage li forte deziras;

Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.

27Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo;

Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon!

28Mensoga atestanto pereos;

Sed homo, kiu mem aŭdis, parolos por ĉiam.

29Malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante;

Sed virtulo zorgas pri sia vojo.

30Ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento,

Ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo.

31Ĉevalo estas preparata por la tago de milito;

Sed la helpo venas de la Eternulo.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Divine Sovereignty and Just Living

  • Proverbs 21 emphasizes that divine sovereignty governs human power and conflict, declaring that a king's heart is directed like a water channel by the LORD and that victory in battle belongs to God rather than war horses.Sources: the Bible text itself
  • The chapter places ethical conduct above ritual observance, teaching that practicing righteousness and justice is more desirable to the LORD than offering sacrifice.Sources: the Bible text itself
  • The proverbs contrast steady diligence with hasty and lazy behaviors, noting that careful plans bring abundance while haste and the refusal to work lead to poverty.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.