Numbers 17
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de ĉiu tribo, de ĉiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj ĉies nomon skribu sur lia bastono. 3Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; ĉar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo. 4Kaj kuŝigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi. 5Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaŭ Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ vi. 6Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj ĉiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de ĉiu tribo, laŭ iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj. 7Kaj Moseo kuŝigis la bastonojn antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de atesto. 8Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj ĝi elirigis burĝonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn. 9Kaj Moseo elportis ĉiujn bastonojn de antaŭ la Eternulo al ĉiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj ĉiu prenis sian bastonon. 10Kaj la Eternulo diris al Moseo: Remetu la bastonon de Aaron antaŭ la keston de atesto, por ke ĝi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj, por ke ĉesiĝu ilia murmurado kontraŭ Mi, kaj por ke ili ne mortu. 11Kaj Moseo faris tion; kiel la Eternulo ordonis al li, tiel li faris.
12Kaj la Izraelidoj diris al Moseo: Jen ni mortas, ni pereas, ni ĉiuj pereas; 13ĉiu, kiu alproksimiĝas al la tabernaklo de la Eternulo, mortas; ĉu ni ĉiuj mortos?
Did you know?
The Budding of Aaron's Staff
- To resolve the ongoing dispute regarding priestly authority, Moses collected twelve wooden staffs representing the leaders of each tribe, inscribed with their names, with Aaron representing the tribe of Levi, and placed them in the Tent of the Testimony.Sources: the Bible text itself · Aaron · Levi (patriarch)
- Within a single night, Aaron's staff underwent an extraordinary transformation, sprouting buds, blossoming with flowers, and yielding ripe almonds to confirm God's choice.Sources: the Bible text itself
- After the tribal leaders examined their staffs, Moses was instructed to place Aaron's blossoming staff back before the Testimony as a permanent sign to put an end to the people's grumbling.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org