Nations Bible

Mark 5

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Kaj ili venis trans la maron en la landon de la Gerasenoj. 2Kaj kiam li elvenis el la ŝipeto, tuj lin renkontis el la tomboj viro, havanta malpuran spiriton, 3kiu havis loĝejon en la tomboj, kaj jam neniu povis ligi lin eĉ per kateno; 4ĉar li ofte estis ĉirkaŭligita per katenoj kaj ĉenoj, kaj la ĉenoj estis disŝiritaj de li kaj la katenoj frakasitaj; kaj neniu kapablis malsovaĝigi lin. 5Kaj ĉiam, nokte kaj tage, inter la tomboj kaj sur la montoj, li kriadis kaj sin tranĉis per ŝtonoj. 6Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorkliniĝis al li; 7kaj kriante per laŭta voĉo, li diris: Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin ĵurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min. 8Ĉar li diris al li: Eliru, ho malpura spirito, el la viro. 9Kaj li demandis lin: Kia estas via nomo? Kaj li respondis, dirante: Mia nomo estas Legio, ĉar ni estas multaj. 10Kaj li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando. 11Kaj estis tie sur la monto granda grego da porkoj paŝtiĝantaj. 12Kaj ili petegis lin, dirante: Sendu nin en la porkojn, por ke ni eniru en ilin. 13Kaj li permesis tion al ili. Kaj elirinte, la malpuraj spiritoj eniris en la porkojn; kaj la grego kuris rapide malsupren de la krutaĵo en la maron, ĉirkaŭ du miloj, kaj sufokiĝis en la maro. 14Kaj iliaj paŝtistoj forkuris, kaj rakontis la aferon en la urbo kaj en la kamparo. Kaj oni venis, por vidi, kio okazis. 15Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis. 16Kaj la vidintoj rakontis al ili, kiamaniere tio okazis al la demonhavinto, kaj pri la porkoj. 17Kaj ili komencis petegi lin, ke li foriru el iliaj limoj. 18Kaj kiam li eniris en la ŝipeton, la demonhavinto petegis lin, ke li povu esti kun li. 19Kaj li ne permesis al li, sed diris al li: Iru al via domo, al la viaj, kaj rakontu al ili ĉion, kion faris la Eternulo por vi, kaj kiel Li kompatis vin. 20Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis ĉion, kion faris Jesuo por li; kaj ĉiuj miregis.

21Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro. 22Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj, 23kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu. 24Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.

25Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, 26kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis, 27aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon. 28Ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. 29Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano. 30Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: Kiu tuŝis mian veston? 31Kaj liaj disĉiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras: Kiu min tuŝis? 32Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris. 33Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron. 34Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano.

35Dum li ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston? 36Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu. 37Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo. 38Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn. 39Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. 40Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. 41Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu. 42Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; ĉar ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego. 43Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Restored on both shores of the sea

  • Mark says they landed in the region of the Gerasenes, and the freed man then proclaimed throughout the Decapolis how much Jesus had done for him. The Decapolis was a district of ten cities east and south-east of the Sea of Galilee, chiefly inhabited by Greeks, and Gadara was one of them. A source heading also calls the episode the Gadarene demoniacs, a place-name different from Mark’s Gerasenes.Sources: the Bible text itself · Decapolis · Gadarene Demoniacs
  • On the other shore, a synagogue leader named Jairus begged Jesus to come to his little daughter. Easton's Bible Dictionary (1897) identifies him as a ruler of the synagogue at Capernaum whose only daughter Jesus restored to life. Mark records “Talitha koum,” explained as “Little girl, I say to you, get up!”; the dictionary cites “Talitha cumi,” “Maid, arise,” and says Jesus ordered food to strengthen her and to show she was no ghost but had returned to ordinary life.Sources: the Bible text itself · Jairus
  • Jesus allowed only Peter, James, and John to go in with the child’s father and mother. Easton's Bible Dictionary (1897) describes James as a fisherman, the son of Zebedee and an elder brother of John, in partnership with Peter, and notes that he was present at the raising of Jairus’s daughter.Sources: the Bible text itself · James (Son of Zebedee)

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Gerasa · Today: Jerash · 32.272, 35.891 · verse 1
  • Decapolis · 32.717, 35.800 · verse 20

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.