Nations Bible

Mark 15

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Tuj matene la ĉefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliaĝuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato. 2Kaj Pilato demandis lin: Ĉu vi estas la Reĝo de la Judoj? Kaj responde li diris al li: Vi diras. 3Kaj la ĉefpastroj multe lin akuzis. 4Kaj Pilato denove lin demandis: Ĉu vi respondas nenion? vidu, pri kiom da aferoj oni vin akuzas. 5Sed Jesuo ankoraŭ nenion respondis, tiel ke Pilato miris.

6Ĉe tiu festo li kutimis liberigi al ili unu malliberulon, iun ajn, kiun ili pripetis. 7Kaj estis unu, nomata Barabas, katenita kun la ribelintoj, kiuj en la ribelo faris mortigon. 8Kaj suprenveninte, la homamaso komencis peti lin pri tio, kion li kutimis fari por ili. 9Kaj Pilato respondis al ili, dirante: Ĉu vi volas, ke mi liberigu al vi la Reĝon de la Judoj? 10Ĉar li eksciis, ke pro envio la ĉefpastroj transdonis lin. 11Sed la ĉefpastroj instigis la homamason, ke prefere li liberigu al ili Barabason. 12Kaj Pilato, denove respondante, diris al ili: Kion do mi faru al tiu, kiun vi nomas Reĝo de la Judoj? 13Kaj ili denove ekkriis: Krucumu lin. 14Kaj Pilato diris al ili: Kial? kian malbonon li faris? Sed ili des pli ekkriis: Krucumu lin. 15Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurĝinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.

16Kaj la soldatoj forkondukis lin en la korton, kiu estas la Pretorio, kaj kunvokis la tutan kohorton. 17Kaj ili vestis lin per purpuro, kaj plektinte dornan kronon, surmetis ĝin al li; 18kaj ili komencis aklami lin: Saluton, Reĝo de la Judoj! 19Kaj ili frapis lian kapon per kano, kaj kraĉis sur lin, kaj ekgenuinte, kliniĝis al li. 20Kaj mokinte lin, ili demetis de li la purpuran veston, kaj surmetis liajn proprajn vestojn. Kaj ili elkondukis lin, por krucumi lin.

21Kaj ili devigis al servado unu preterpasanton, venantan de la kamparo, Simonon, Kirenanon, patron de Aleksandro kaj Rufo, ke li portu lian krucon. 22Kaj ili kondukis lin al la loko Golgota, tio estas, Loko de Kranio. 23Kaj ili donis al li vinon kun mirho enmiksita, sed li ne akceptis ĝin. 24Kaj ili krucumis lin kaj dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn sur ili, kion ĉiu el ili ricevu. 25Kaj estis la tria horo, kaj ili krucumis lin. 26Kaj la surskribo de lia akuzo estis surskribita: LA REĜO DE LA JUDOJ. 27Kaj kun li ili krucumis du rabistojn, unu dekstre kaj unu maldekstre de li. 28Kaj plenumiĝis la Skribo, kiu diras: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj. 29Kaj la preterpasantoj insultis lin, balancante la kapon, kaj dirante: Ha, ha! vi, kiu detruas la sanktejon kaj konstruas ĝin en la daŭro de tri tagoj, 30savu vin, deirante de la kruco. 31Tiel same ankaŭ la ĉefpastroj, mokante inter si kun la skribistoj, diris: Aliajn li savis; sin mem li ne povas savi. 32La Kristo, la Reĝo de Izrael, deiru ja nun de la kruco, por ke ni vidu kaj kredu. Kaj tiuj, kiuj estis krucumitaj kun li, insultis lin.

33Kaj kiam venis la sesa horo, fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo. 34Kaj je la naŭa horo Jesuo kriis per laŭta voĉo: Eloi, Eloi, lama sabaĥtani; tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min? 35Kaj iuj el la apudstarantoj, aŭdinte, diris: Jen li vokas Elijan. 36Kaj unu kuris, kaj plenigis spongon per vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, donis al li trinki, dirante: Lasu; ni vidu, ĉu venos Elija, por depreni lin. 37Sed Jesuo, eliginte laŭtan krion, ellasis for la spiriton. 38Kaj la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre. 39Kaj kiam la centestro, kiu apudstaris kontraŭ li, vidis, ke li tiamaniere ellasis for la spiriton, li diris: Vere ĉi tiu viro estis Filo de Dio. 40Estis ankaŭ virinoj, rigardantaj de malproksime, inter kiuj estis Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo la malgranda kaj de Joses, kaj Salome; 41kiuj sekvis lin, kiam li estis en Galileo, kaj servadis al li; kaj multaj aliaj virinoj, kiuj suprenvenis kun li en Jerusalemon.

42Kaj kiam jam vesperiĝis, pro tio, ke estas la Preparado, tio estas, la tago antaŭ sabato, 43venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuraĝe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo. 44Kaj Pilato miris, ĉu li jam mortis; kaj alvokinte la centestron, li demandis lin, ĉu li de longe estas mortinta. 45Kaj sciiĝinte de la centestro, li donis al Jozef la korpon. 46Kaj li aĉetis tolaĵon, kaj deprenis lin kaj envolvis lin en la tolaĵo, kaj metis lin en tombon, kiu estis elhakita el ŝtonego; kaj li alrulis ŝtonon al la enirejo de la tombo. 47Kaj Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Joses, vidis, kien oni metis lin.

Did you know?

Trial, Crucifixion, and Burial

  • According to Easton's Bible Dictionary (1897), Pontius Pilate was a Roman procurator of Judea from A.D. 26 to 36, with headquarters at Caesarea, though he often went up to Jerusalem. At the feast it was his custom to release a prisoner chosen by the people. Barabbas, a name meaning “son of Abba” or “son of a father,” was a notorious robber imprisoned with rebels who had committed murder during an insurrection, and the crowd demanded his release instead of Jesus.Sources: Pontius Pilate · Barabbas · the Bible text itself
  • They brought Jesus to a place called Golgotha, which Mark explains as the Place of the Skull. The name represents in Greek letters the Aramaic word Gulgaltha, the Hebrew gulgoleth, meaning “a skull,” and it is the same place known as Calvary. It was a little knoll rounded like a bare skull, a well-known spot outside the gate and near the city.Sources: Golgotha · the Bible text itself
  • At the ninth hour Jesus cried out, “Eloi, Eloi, lema sabachthani?” which Mark explains as, “My God, My God, why have You forsaken Me?” Some standing nearby thought he was calling Elijah, the Tishbite prophet, and someone suggested they wait to see whether Elijah would come and take him down.Sources: the Bible text itself · Elijah

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Cyrene · 32.821, 21.851 · verse 21
  • Galilee · 32.760, 35.527 · verse 41
  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 41

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.