Nations Bible

Micah 5

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Nun armu vin, ho batalistino! oni sieĝos nin; per vergo oni frapos la vangon de la juĝisto de Izrael.

2Kaj vi, ho Bet-Leĥem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva. 3Li lasos ilin ĝis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael. 4Li stariĝos kaj paŝtos kun la forto de la Eternulo, kun la majesto de la nomo de la Eternulo, lia Dio, kaj tiuj konvertiĝos; ĉar tiam li fariĝos granda ĝis la randoj de la tero. 5Kaj li estos paco. Kiam la Asiriano venos en nian landon kaj enpaŝos en niajn palacojn, ni starigos kontraŭ li sep paŝtistojn kaj ok eminentulojn. 6Ili paŝtos la landon Asirian per glavo kaj la landon de Nimrod per iliaj lancoj; kaj li savos nin kontraŭ la Asiriano, kiam ĉi tiu venos en nian landon kaj enpaŝos en niajn limojn. 7Kaj la restaĵo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn. 8Kaj la restaĵo de Jakob estos inter la nacioj, meze de multaj popoloj, kiel leono inter la bestoj de la arbaro, kiel leonido meze de ŝafaroj, kiu dispremas pasante, disŝiras, kaj neniu povas savi. 9Leviĝos via mano super viaj kontraŭuloj, kaj ĉiuj viaj malamikoj ekstermiĝos.

10En tiu tago, diras la Eternulo, Mi ekstermos viajn ĉevalojn ĉe vi kaj pereigos viajn ĉarojn; 11Mi ekstermos la urbojn de via lando kaj detruos ĉiujn viajn fortikaĵojn; 12Mi ekstermos ĉe vi la sorĉistojn, kaj vi ne plu havos aŭguristojn; 13Mi ekstermos el via mezo viajn idolojn kaj viajn statuojn, kaj vi ne plu adorkliniĝos antaŭ la faritaĵo de viaj manoj; 14Mi elŝiros el via mezo viajn sanktajn stangojn kaj ekstermos viajn urbojn. 15Kaj en kolero kaj indigno Mi faros venĝon super la nacioj, kiuj ne volos obei.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

The Ruler from Bethlehem

  • Bethlehem Ephrathah was the ancient name for Bethlehem in Judah, where David spent his youth. Although it was considered small among the clans of Judah, the text identifies it as the origin of a future ruler who will shepherd his flock in the strength of the Lord.Sources: Bethlehem Ephrathah · the Bible text itself
  • The chapter parallels Assyria with the land of Nimrod. In biblical tradition, Nimrod was a descendant of Cush who founded his kingdom at Babel, and the land of Nimrod served as an ancient designation for Assyria or Shinar.Sources: Nimrod · Nimrod · the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 1
  • Bethlehem · 31.704, 35.208 · verse 2
  • Assyria · 36.359, 43.153 · verses 5, 6
  • Nimrod · Today: Assyria · 36.359, 43.153 · verse 6

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.