Nations Bible

Matthew 2

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Leĥem de Judujo en la tempo de la reĝo Herodo, jen saĝuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: 2Kie estas tiu, kiu estas naskita Reĝo de la Judoj? ĉar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorkliniĝi al li. 3Kaj kiam la reĝo Herodo tion aŭdis, li maltrankviliĝis, kaj la tuta Jerusalem kun li. 4Kaj kunveniginte ĉiujn ĉefpastrojn kaj skribistojn de la popolo, li demandis al ili, kie la Kristo devas naskiĝi. 5Kaj ili diris al li: En Bet-Leĥem de Judujo, ĉar per la profeto estas skribite jene:

6Kaj vi, ho Bet-Leĥem, lando de Judujo,

Neniel estas plej malgranda inter la regantoj de Judujo;

Ĉar el vi venos reganto,

Kiu paŝtos Mian popolon Izrael.

7Tiam Herodo sekrete venigis la saĝulojn, kaj precize sciiĝis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo. 8Kaj li sendis ilin al Bet-Leĥem, dirante: Iru kaj elserĉu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaŭ venu kaj adorkliniĝu al li. 9Kaj aŭdinte la reĝon, ili ekvojiris; kaj jen la stelo, kiun ili vidis en la oriento, antaŭiris ilin, ĝis ĝi venis kaj staris super la loko, kie estis la juna knabeto. 10Kaj vidante la stelon, ili ĝojis kun tre granda ĝojo. 11Kaj veninte en la domon, ili vidis la knabeton kun lia patrino Maria, kaj adorkliniĝis al li; kaj malferminte siajn trezorojn, ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn: oron kaj olibanon kaj mirhon. 12Kaj avertite de Dio en sonĝo, ke ili ne iru returne al Herodo, ili foriris per alia vojo al sia lando.

13Kaj post ilia foriro jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef, dirante: Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, ĝis mi parolos al vi; ĉar Herodo serĉos la knabeton, por lin pereigi. 14Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon nokte, kaj migris en Egiptujon, 15kaj restis tie ĝis la morto de Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon. 16Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la saĝuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis ĉiujn knabojn en Bet-Leĥem kaj en ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, havantajn du jarojn aŭ malpli, laŭ la tempo, pri kiu li precize sciiĝis de la saĝuloj. 17Tiam plenumiĝis tio, kio estis dirita per la profeto Jeremia, nome:

18Voĉo estas aŭdita en Rama,

Ĝemado kaj maldolĉa plorado,

Raĥel priploras siajn infanojn,

Kaj ŝi ne volas konsoliĝi, ĉar ili forestas.

19Sed kiam Herodo mortis, jen anĝelo de la Eternulo aperis en sonĝo al Jozef en Egiptujo, dirante: 20Leviĝu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj iru en la landon de Izrael; ĉar mortis tiuj, kiuj atencis la vivon de la knabeto. 21Kaj li leviĝis, kaj prenis la knabeton kaj lian patrinon, kaj venis en la landon de Izrael. 22Sed kiam li aŭdis, ke Arĥelao reĝas en Judujo anstataŭ sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en sonĝo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo, 23kaj venis al kaj loĝis en urbo nomata Nazaret, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profetoj, ke li estos nomata Nazaretano.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Magi, Herod, and Nazareth

  • The King Herod of this chapter is Herod the Great. His son Archelaus, by Malthace, a Samaritan woman, inherited a third of the kingdom: Idumea, Judea, and Samaria. Until a few days before Herod's death another son, Antipas, had been named successor, but in his last moments Herod named Archelaus; for fear of him, Joseph turned aside from Judea and withdrew to Galilee.Sources: Archelaus · the Bible text itself
  • Matthew links the deaths of the boys in Bethlehem to words spoken through the prophet Jeremiah: a voice in Ramah, Rachel weeping for her children. Rachel, one of Jacob's wives, died giving birth to Benjamin and was buried by the wayside on the road to Ephrath, that is Bethlehem, directly north of the town. Her sepulchre is regarded with great veneration by the Jews.Sources: the Bible text itself · Rachel · Bethlehem
  • Bethlehem, in the hill country of Judah, was earlier called Ephrath and was also known as the city of David; under the Romans it lay in Judea, the southernmost of the three divisions of Palestine. Joseph and Mary went instead to Nazareth in Galilee, their home, a town not mentioned in the Old Testament. The name Nazareth is generally supposed to come from the Hebrew netser, a shoot or sprout, though some connect it with a word for guarding or watching.Sources: Bethlehem · Judea · Nazareth · the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Bethlehem · 31.704, 35.208 · verses 1, 5, 6, 8, 9, 16
  • East · Today: region around Amman · 31.955, 35.934 · verses 1, 2, 9
  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 1, 3
  • Judea · Today: Judea 1 · 31.777, 35.234 · verses 1, 5, 22
  • Egypt · 30.129, 31.308 · verses 13, 14, 15, 19
  • Galilee · 32.760, 35.527 · verse 22
  • Nazareth · 32.702, 35.298 · verse 23

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.