Matthew 11
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du disĉiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.
2Kaj kiam Johano aŭdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj disĉiploj, 3por diri al li: Ĉu vi estas la venonto, aŭ ĉu ni atendu alian? 4Kaj Jesuo responde diris al ili: Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi aŭdas kaj vidas: 5blinduloj ricevas vidpovon, kaj lamuloj marŝas, lepruloj estas purigitaj, kaj surduloj aŭdas, kaj mortintoj leviĝas, kaj al malriĉuloj evangelio estas predikata. 6Kaj feliĉa estas ĉiu, kiu ne falpuŝiĝas pro mi. 7Kaj kiam ili foriris, Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano: Kion vi eliris en la dezerton por rigardi? ĉu junkon skuatan de la vento? 8Sed kion vi eliris por vidi? ĉu homon mole vestitan? Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, troviĝas en domoj de reĝoj. 9Sed kion vi eliris por vidi? ĉu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton. 10Ĉar li estas tiu, pri kiu estas skribite:
Jen Mi sendos Mian anĝelon antaŭ via vizaĝo,
Kaj li preparos antaŭ vi vian vojon.
11Vere mi diras al vi: Inter naskitoj de virinoj ne aperis iu pli granda ol Johano, la Baptisto; tamen tiu, kiu estas nur malgranda en la regno de la ĉielo, estas pli granda ol li. 12Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin. 13Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano. 14Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta. 15Kiu havas orelon por aŭdi, tiu aŭdu. 16Sed al kio mi komparu ĉi tiun generacion? Ĝi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj, 17dirante: Ni flutis al vi, kaj vi ne dancis; ni lamentis, kaj vi ne ploris. 18Ĉar venis Johano, nek manĝante nek trinkante, kaj ili diras: Li havas demonon. 19La Filo de homo venis, manĝante kaj trinkante, kaj ili diras: Jen manĝegulo kaj vindrinkulo, amiko de impostistoj kaj pekuloj! Kaj la saĝeco estas pravigita de siaj faroj.
20Tiam li komenci riproĉi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; ĉar ili ne pentis. 21Ve al vi, Ĥorazin! Ve al vi, Betsaida! Ĉar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, antaŭ longe ili jam pentus en sakaĵo kaj cindro. 22Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de juĝado, ol por vi. 23Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ. 24Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de juĝado, ol por vi.
25En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris: Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero, ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj, kaj malkaŝis al infanoj; 26jes, Patro, ĉar tiel estis bone antaŭ Vi. 27Ĉio estas transdonita al mi de mia Patro, kaj neniu konas la Filon krom la Patro, nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin. 28Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. 29Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. 30Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza.

Did you know?
John's question and the cities that did not repent
- From prison, John sent his disciples to ask whether Jesus was the one who was to come. Jesus told the crowds that John was more than a prophet—the messenger sent ahead to prepare the way—and, if they were willing to accept it, the Elijah who was to come. A Bible dictionary calls John the forerunner and says his mission was already the subject of prophecy, citing Isaiah 40:3 and Malachi 3:1; it also introduces Elijah as the Elias of the New Testament.Sources: the Bible text itself · John the Baptist · Elijah
- Jesus then denounced Chorazin, Bethsaida, and Capernaum, where most of his miracles had been performed, because they did not repent. A dictionary identifies Chorazin with modern Kerazeh, about two and a half miles up the Wady Kerazeh from Capernaum, and says that Capernaum, absent from the Old Testament, became Jesus' own city after he left Nazareth. It places Bethsaida on the east side of the lake, two miles up the Jordan in Gaulonitis, enlarged by Philip the tetrarch and named Julias after the emperor's daughter, though some have supposed there was only one Bethsaida, near where the Jordan enters the lake.Sources: the Bible text itself · Chorazin · Capernaum · Bethsaida
- He set those cities against Tyre and Sidon, which he said would have repented long ago in sackcloth and ashes, and against Sodom, which he said would have remained to this day. Sidon, on the Mediterranean coast about twenty-five miles north of Tyre, was the oldest Phoenician city there and the mother city of Tyre. A dictionary says the commerce of the whole world was gathered into Tyre's warehouses, and that Sodom, in the vale of Siddim, was destroyed by fire from heaven so completely that no trace of it has been found.Sources: the Bible text itself · Sidon · Tyre · Sodom
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Galilee · 32.760, 35.527 · verse 1
- Sidon · Today: Sandikli archaeological site in Sidon · 33.561, 35.372 · verses 21, 22
- Tyre · 33.271, 35.196 · verses 21, 22
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org