Leviticus 12
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Diru al la Izraelidoj jene: Se virino fruktigos semon kaj naskos knabeton, tiam ŝi estos malpura dum sep tagoj; kiel en la tagoj de sia monataĵa suferado ŝi estos malpura. 3Kaj en la oka tago oni cirkumcidu la karnon de lia prepucio. 4Tridek tri tagojn ŝi restu en la sango de sia puriĝo; nenion sanktan ŝi tuŝu kaj en la sanktejon ŝi ne venu, ĝis finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo. 5Se ŝi naskos knabineton, tiam ŝi estu malpura dum du semajnoj kiel ĉe sia monataĵo, kaj sesdek ses tagojn ŝi restu en la sango de sia puriĝo. 6Kaj kiam finiĝos la tagoj de ŝia puriĝo post filo aŭ filino, ŝi alportu jaraĝan ŝafidon kiel bruloferon, kaj kolombidon aŭ turton kiel pekoferon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro. 7Kaj li tion alportos antaŭ la Eternulon kaj pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos de sia sangofluado. Tio estas la leĝo pri naskintino, ĉu de knabo, ĉu de knabino. 8Kaj se ŝi ne estas sufiĉe bonstata, por alporti ŝafidon, tiam ŝi prenu du turtojn aŭ du kolombidojn, unu kiel bruloferon kaj la duan kiel pekoferon; kaj la pastro pekliberigos ŝin, kaj ŝi puriĝos.

Did you know?
Purification after Childbirth
- Leviticus specifies distinct periods of ceremonial purification following childbirth: forty days total for a male child (seven days plus thirty-three days) and eighty days total for a female child (fourteen days plus sixty-six days). During this time, the mother was prohibited from touching sacred objects or entering the sanctuary.Sources: the Bible text itself
- At the conclusion of the purification period, the mother was instructed to bring a burnt offering and a sin offering to the priest at the Tent of Meeting. If she could not afford a lamb, the law explicitly allowed an alternative offering of two turtledoves or two young pigeons.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org