Nations Bible

Job 8

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Kaj ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:

2Kiel longe vi tiel parolos,

Kaj la vortoj de via buŝo estos kiel forta vento?

3Ĉu Dio falsas la juĝon?

Ĉu la Plejpotenculo falsas la justecon?

4Se viaj filoj pekis kontraŭ Li,

Li forpuŝis ilin pro ilia malbonago.

5Se vi serĉas Dion

Kaj petegas la Plejpotenculon,

6Se vi estas pura kaj pia,

Li maldormos super vi,

Kaj restarigos la bonstaton en via virta loĝejo.

7Kaj se via komenco estis malgranda,

Via estonteco forte kreskos.

8Ĉar demandu la antaŭajn generaciojn,

Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;

9Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias;

Nia vivo sur la tero estas nur ombro.

10Ili instruos vin, diros al vi,

Kaj el sia koro elirigos vortojn.

11Ĉu povas kreski kano sen malsekeco?

Ĉu kreskas junko sen akvo?

12En tia okazo ĝi velksekiĝas pli frue ol ĉiu herbo,

Kiam ĝi estas ankoraŭ en sia freŝeco,

Kiam ĝi ankoraŭ ne estas detranĉita.

13Tiaj estas la vojoj de ĉiuj, kiuj forgesas Dion;

Kaj pereas la espero de hipokritulo,

14Kies fido dehakiĝas,

Kaj kies espero estas araneaĵo.

15Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta;

Li ekkaptos ĝin, sed ne povos sin teni.

16Li estis verda antaŭ la suno,

Kaj super lia ĝardeno etendiĝas liaj branĉoj;

17Amase plektiĝas liaj radikoj,

Inter ŝtonoj ili tenas sin forte;

18Sed kiam oni elŝiras lin el lia loko,

Ĝi malkonfesas lin: Mi vin ne vidis.

19Tia estas la ĝojo de lia vivo;

Kaj el la tero kreskas aliaj.

20Vidu, Dio ne forpuŝas virtulon

Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.

21Li plenigos ankoraŭ vian buŝon per rido

Kaj viajn lipojn per ĝojkrioj.

22Viaj malamantoj kovriĝos per honto;

Sed la tendo de malpiuloj malaperos.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Bildad’s Appeal to Ancient Wisdom

  • Bildad is identified as a Shuhite, which likely associates him with Shuah, an Arabian region settled by the descendants of Abraham and Keturah. In this chapter, he delivers the first of his three stern speeches to Job, maintaining that divine justice is absolute and unwavering.Sources: Bildad · the Bible text itself
  • Rather than relying on personal experience, Bildad appeals to the accumulated knowledge of ancestral generations, describing human life as brief as a shadow. To argue that the wicked inevitably fall, he uses natural metaphors of marsh reeds withering without water and the fragility of a spider's web.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.