Nations Bible

Job 41

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko,

Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon?

2Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo

Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo?

3Ĉu ĝi multe petegos vin,

Aŭ parolos al vi flataĵojn?

4Ĉu ĝi faros interligon kun vi?

Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon?

5Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo?

Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj?

6Ĉu kamaradoj ĝin dishakos,

Kaj dividos inter komercistoj?

7Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton

Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon?

8Metu sur ĝin vian manon;

Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos.

9Vidu, la espero ĉiun trompos;

Jam ekvidinte ĝin, li falos.

10Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin;

Kiu do povas stari antaŭ Mi?

11Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li?

Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.

12Mi ne silentos pri ĝiaj membroj,

Pri ĝia forto kaj bela staturo.

13Kiu povas levi ĝian veston?

Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj?

14Kiu povas malfermi la pordon de ĝia vizaĝo?

Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn.

15Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj,

Interligitaj per fortika sigelo;

16Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel,

Ke aero ne povas trairi tra ili;

17Unu alfortikiĝis al la alia,

Interkuniĝis kaj ne disiĝas.

18Ĝia terno briligas lumon,

Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo.

19El ĝia buŝo eliras torĉoj,

Elkuras flamaj fajreroj.

20El ĝiaj nazotruoj eliras fumo,

Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono.

21Ĝia spiro ekbruligas karbojn,

Kaj flamo eliras el ĝia buŝo.

22Sur ĝia kolo loĝas forto,

Kaj antaŭ ĝi kuras teruro.

23La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si,

Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas.

24Ĝia koro estas malmola kiel ŝtono,

Kaj fortika kiel suba muelŝtono.

25Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj,

Konsterniĝas de teruro.

26Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni,

Nek lanco, sago, aŭ kiraso.

27Feron ĝi rigardas kiel pajlon,

Kupron kiel putran lignon.

28Ne forpelos ĝin sago;

Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi.

29Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon,

Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.

30Sube ĝi havas akrajn pecetojn;

Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo.

31Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon;

La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĵon.

32La vojo post ĝi lumas;

La abismo aperas kiel grizaĵo.

33Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi;

Ĝi estas kreita sentima.

34Ĝi rigardas malestime ĉion altan;

Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĝaj bestoj.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Leviathan and the Limits of Human Power

  • The passage lists ancient fishing and hunting tools, such as fishhooks, ropes, cords, harpoons, and fishing spears. The text uses these conventional methods to illustrate that humans cannot capture, tame, or commercialize Leviathan as they would other animals.Sources: the Bible text itself
  • The description details a wide array of ancient weaponry, including swords, spears, darts, arrows, slingstones, clubs, and lances. It portrays Leviathan as utterly impervious to them, treating iron as straw and bronze as rotten wood.Sources: the Bible text itself
  • Leviathan is characterized as fearless, churning the deep sea like a boiling pot and reigning as king over all proud creatures. The rhetoric challenges Job with the idea that if no human can withstand such a beast, none can contend with the Creator who made it.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.