Job 2
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili, por stariĝi antaŭ la Eternulo. 2Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi. 3Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li ĝis nun ankoraŭ estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraŭ li, por pereigi lin senkulpe. 4Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Haŭto pro haŭto; kaj ĉion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo. 5Sed etendu Vian manon, kaj tuŝu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. 6La Eternulo diris al Satano: Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu. 7Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto. 8Li prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi, sidante meze de cindro. 9Kaj lia edzino diris al li: Vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu. 10Sed li diris al ŝi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.
11Kiam la tri amikoj de Ijob aŭdis pri tiu tuta malfeliĉo, kiu trafis lin, ili iris ĉiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin. 12Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian voĉon kaj ekploris; kaj ĉiu el ili disŝiris sian veston, kaj ĵetis teron sur sian kapon, turnante sin al la ĉielo. 13Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li eĉ unu vorton; ĉar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.

Did you know?
Job’s Affliction and the Arrival of His Friends
- In the Hebrew text of Job, the term translated as Satan appears with the definite article as the adversary or accuser. In this second heavenly council, the adversary argues that while Job endured the loss of his wealth and family, striking his physical flesh and bones would cause him to abandon his integrity.Sources: Satan · the Bible text itself
- Job’s companions—Eliphaz the Temanite, Bildad the Shuhite, and Zophar the Naamathite—came from distant regions associated with Arabia. Bildad's background is linked to Shuah, a son of Abraham by Keturah, while the ancient Greek Septuagint translation connects Zophar to the Mineans of southern Arabia.Sources: Bildad · Zophar · the Bible text itself
- Upon seeing Job's severe suffering, his three friends tore their garments, threw dust into the air over their heads, and sat with him on the ground in complete silence for seven days and seven nights. This shared vigil reflected ancient customs of deep mourning when sorrow was too profound for words.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org