Nations Bible

Job 14

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Homo, naskita de virino,

Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.

2Kiel floro li elkreskas kaj velkas;

Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.

3Kaj kontraŭ tia Vi malfermas Viajn okulojn,

Kaj min Vi vokas al juĝo kun Vi!

4Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.

5Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas ĉe Vi;

Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.

6Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila,

Ĝis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.

7Arbo havas esperon, se ĝi estas dehakita, ke ĝi denove ŝanĝiĝos,

Kaj ĝi ne ĉesos kreskigi branĉojn.

8Se ĝia radiko maljuniĝis en la tero,

Kaj ĝia trunko mortas en polvo,

9Tamen, eksentinte la odoron de akvo, ĝi denove verdiĝas,

Kaj kreskas plue, kvazaŭ ĵus plantita.

10Sed homo mortas kaj malaperas;

Kiam la homo finiĝis, kie li estas?

11Forfluas la akvo el lago,

Kaj rivero elĉerpiĝas kaj elsekiĝas:

12Tiel homo kuŝiĝas, kaj ne plu leviĝas;

Tiel longe, kiel la ĉielo ekzistas, ili ne plu vekiĝos,

Nek revigliĝos el sia dormado.

13Ho, se Vi kaŝus min en Ŝeol,

Se Vi kaŝus min ĝis la momento, kiam pasos Via kolero,

Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!

14Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi?

Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus,

Ĝi venos mia forŝanĝo.

15Vi vokus, kaj mi respondus al Vi;

Vi ekdezirus la faritaĵon de Viaj manoj.

16Nun Vi kalkulas miajn paŝojn;

Ne konservu mian pekon;

17Sigelu en paketo miajn malbonagojn,

Kaj kovru mian kulpon.

18Sed monto, kiu falas, malaperas;

Kaj roko forŝoviĝas de sia loko;

19Ŝtonojn forlavas la akvo,

Kaj ĝia disverŝiĝo fordronigas la polvon de la tero:

Tiel Vi pereigas la esperon de homo.

20Vi premas lin ĝis fino, kaj li foriras;

Li ŝanĝas sian vizaĝon, kaj Vi forigas lin.

21Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias;

Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.

22Nur lia propra korpo lin doloras,

Nur pri sia propra animo li suferas.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

The Frailty of Life and the Hope of Renewal

  • In this speech, Job contrasts the fate of mortals with that of a tree. While a felled tree can sprout new shoots at the scent of water even after its stump seems dead, a human being dies, lies down, and does not rise again to life on earth.Sources: the Bible text itself
  • Job contemplates Sheol as a potential hiding place where he might be sheltered until divine anger passes, imagining a longing in which God would seal his transgressions in a bag and call upon the work of His hands.Sources: the Bible text itself
  • To capture the brevity and decay of human existence, the chapter draws upon natural metaphors of erosion and transience, comparing human life to a fleeting shadow, a withered flower, and rocks worn down by water.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.