John 2
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1La trian tagon okazis edziĝo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo ĉeestis tie; 2ankaŭ Jesuo kaj liaj disĉiploj estis invititaj al la edziĝo. 3Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li: Ili ne havas vinon. 4Kaj Jesuo diris al ŝi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis. 5Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion faru. 6Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj. 7Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando. 8Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis. 9Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon, 10kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun. 11Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li.
12Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj disĉiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.
13Kaj la Pasko de la Judoj alproksimiĝis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. 14Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn; 15kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn; 16kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco. 17La disĉiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis. 18La Judoj do respondis kaj diris al li: Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion? 19Respondis Jesuo kaj diris al ili: Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj. 20La Judoj diris: Kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata; ĉu vi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj? 21Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo. 22Kiam do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.
23Kaj kiam li estis en Jerusalem ĉe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris. 24Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, ĉar li konis ĉiujn, 25kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, ĉar li mem sciis, kio estas en la homo.

Did you know?
From a wedding in Cana to the temple in Jerusalem
- Cana, a town of Galilee near Capernaum, is not mentioned in the Old Testament. Some identify it with Kana el-Jelil, also called Khurbet Kana, eight or nine miles north of Nazareth; others with Kefr Kenna, about five miles northeast of Nazareth and twelve miles in a direct line from Tiberias, on the road toward the Sea of Galilee. There Jesus performed the first of his signs, turning water into wine at a wedding.Sources: Cana · the Bible text itself
- After the wedding, Jesus went down to Capernaum with his mother, his brothers, and his disciples, and they stayed a few days. Capernaum, “Nahum’s town,” was a Galilean city not mentioned in the Old Testament. After he was expelled from Nazareth, it became his own city.Sources: the Bible text itself · Capernaum
- When the Jewish Passover was near, Jesus went up to Jerusalem, a mountain city. Its name, in a dual form, means “possession of peace” or “foundation of peace,” probably referring to the mountains Zion and Moriah or, as some suppose, to the upper and lower city; modern Arabs call it el-Khuds, “the holy.” Those who demanded a sign said the temple had taken forty-six years to build, and a chronology dates this Passover and the temple incident to AD 27.Sources: the Bible text itself · Jerusalem · First Passover and Temple Cleansing
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org