Nations Bible

John 12

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Jesuo do ses tagojn antaŭ la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj. 2Oni do pretigis por li tie vespermanĝon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li ĉe manĝo. 3Tiam Maria prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Jesuo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo. 4Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta: 5Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tricent denaroj kaj donis al malriĉuloj? 6Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin. 7Sed Jesuo diris: Lasu ŝin konservi ĝin por la tago de mia entombigo. 8Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.

9La amaso de la Judoj do sciiĝis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaŭ por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj. 10Sed la ĉefpastroj konsiliĝis, ke ili mortigu ankaŭ Lazaron; 11ĉar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.

12En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem, 13prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo! 14Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite: 15Ne timu, filino de Cion: jen via Reĝo venas, sidanta sur ido de azeno. 16Tion la disĉiploj unue ne komprenis; sed post la gloriĝo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion. 17La homamaso do, kiu ĉeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li. 18Pro tio ankaŭ la homamaso iris al li renkonte, ĉar ili sciiĝis, ke li faris tiun signon. 19La Fariseoj do diris inter si: Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.

20Kaj inter tiuj, kiuj alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo, estis iuj Grekoj; 21tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante: Sinjoro, ni volas vidi Jesuon. 22Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon. 23Sed Jesuo respondis al ili, dirante: Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata. 24Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. 25Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. 26Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros. 27Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo. 28Patro, gloru Vian nomon. Tiam voĉo venis el la ĉielo: Mi jam gloris ĝin kaj denove gloros. 29Do la apudstaranta homamaso, aŭdinte, diris, ke tondris; aliaj diris: Anĝelo parolis al li. 30Jesuo respondis kaj diris: Ne por mi venis tiu voĉo, sed por vi. 31Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu mondo estos elpelita. 32Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. 33Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos. 34La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo? 35Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras. 36Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo.

Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kaŝis for de ili. 37Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li; 38por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis:

Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton?

Kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?

39Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue:

40Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron,

Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro,

Kaj ke ili ne konvertiĝu,

Kaj ke Mi ilin ne sanigu.

41Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li. 42Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo; 43ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.

44Kaj Jesuo kriis kaj diris: Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis. 45Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ Tiun, kiu min sendis. 46Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo. 47Kaj se iu aŭdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne juĝas; ĉar mi venis, ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon. 48Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago. 49Ĉar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru. 50Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

The Anointing at Bethany and the Entry into Jerusalem

  • Bethany, where Jesus arrived six days before the Passover, lay about two miles east of Jerusalem on the southeastern slope of the Mount of Olives, along the road to Jericho, and took its name from the palm trees that grew there. It was the home of Lazarus, whom Jesus had raised from the dead after four days in the tomb, and of his sisters Martha and Mary; the chief priests planned to kill Lazarus as well, because on his account many people were believing in Jesus.Sources: the Bible text itself · Bethany · Lazarus
  • At a dinner where Martha served and Lazarus reclined at the table, Mary anointed Jesus' feet with about a pint of expensive perfume made of pure nard and wiped them with her hair, so the house was filled with the fragrance. Judas Iscariot, son of Simon, whose surname means a man of Kerioth, asked why it was not sold for three hundred denarii for the poor; he was a thief who, as keeper of the money bag, used to take from what was put into it, and he was going to betray Jesus.Sources: the Bible text itself · Judas Iscariot · Simon
  • The next day the great crowd that had come for the feast took palm branches and went out to meet Jesus as he came to Jerusalem, seated on a young donkey, shouting praise to the King of Israel, as it is written of the Daughter of Zion. Zion was the southeastern hill of Jerusalem, where David built a citadel and a palace after taking it, so that it became the city of David. At first his disciples did not understand these things, but after Jesus was glorified they remembered that they had also been written about him.Sources: the Bible text itself · Zion

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 11, 12, 20
  • Zion · Today: Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 15
  • Galilee · 32.760, 35.527 · verse 21

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.