Judges 1
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

About this book
About Judges
- The book is called Judges because it contains the history of Israel's deliverance and government by the men who bore that title. Easton's Bible Dictionary (1897) sets their story in repeated times of servitude under neighboring peoples and of deliverance by the judges, and it states that the chronology of the whole period is uncertain.Sources: Easton: Judges, Book of
- Easton's Bible Dictionary (1897) holds that the author was most probably Samuel, and that the book was probably composed during Saul's reign or at the very beginning of David's reign. Easton notes that the words in Judges 18:30–31 imply a date after the Philistines took the ark and after it was set up at Nob, whereas in David's reign the ark was at Gibeon.Sources: Easton: Judges, Book of
- As Easton outlines it, the book has an introduction (1–3:6) linking it with the narrative in Joshua, a history of thirteen judges (3:7–16:31) in four periods, and an appendix (chapters 17–21) with no formal connection to what goes before. If Eli and Samuel are included, Easton counts fifteen judges.Sources: Easton: Judges, Book of
- Easton's outline presents the setting as a succession of servitudes: under Chushan-rishathaim of Mesopotamia, under Eglon of Moab, under Jabin of Hazor in Canaan, under Midian with Amalek and the children of the east, under the Ammonites together with the Philistines, and again under the Philistines. Gideon, also called Jerubbaal, begins what Easton calls the second period; Jephthah, brought from Tob by the elders of Gilead, judged Israel for six years after delivering the people from the Ammonites; Samson, son of Manoah of Zorah, was a Nazirite to God from birth.Sources: Easton: Judges, Book of · Gideon · Jephthah · Samson
- The appendix records the conquest of Laish by a portion of the tribe of Dan, and the near extinction of Benjamin at the hands of the other tribes because Benjamin had assisted the men of Gibeah. Easton places these events only a few years after Joshua's death and says they show the people's religious and moral degeneracy. Easton also notes that Ruth originally formed part of Judges and was separated from it about A.D. 450, then placed in the Hebrew scriptures immediately after the Song of Solomon.Sources: Easton: Judges, Book of · Gibeah
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
1Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante: Kiu el ni plej antaŭe devas iri kontraŭ la Kanaanidojn, por militi kontraŭ ili? 2Kaj la Eternulo diris: Jehuda iros; jen Mi transdonas la landon en liajn manojn. 3Tiam Jehuda diris al sia frato Simeon: Iru kun mi en mian sorton, kaj ni militos kontraŭ la Kanaanidoj; kaj mi ankaŭ iros kun vi en vian sorton. Kaj Simeon iris kun li. 4Kaj Jehuda iris, kaj la Eternulo transdonis en liajn manojn la Kanaanidojn kaj la Perizidojn; kaj ili batis el ili en Bezek dek mil homojn. 5Kaj ili renkontis Adoni-Bezekon en Bezek kaj batalis kontraŭ li kaj venkobatis la Kanaanidojn kaj la Perizidojn. 6Kaj Adoni-Bezek forkuris; sed ili postkuris lin kaj kaptis lin kaj dehakis la dikfingrojn de liaj manoj kaj piedoj. 7Kaj Adoni-Bezek diris: Sepdek reĝoj kun dehakitaj dikfingroj de la manoj kaj piedoj kolektadis panrestaĵojn sub mia tablo; kiel mi agis, tiel Dio repagis al mi. Kaj oni venigis lin en Jerusalemon, kaj li mortis tie.
8Kaj la Jehudaidoj militis kontraŭ Jerusalem kaj prenis ĝin kaj venkobatis ĝin per glavo, kaj la urbon ili forbruligis. 9Poste la Jehudaidoj iris, por militi kontraŭ la Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto kaj en la suda regiono kaj sur la malaltaĵo. 10Kaj Jehuda iris al la Kanaanidoj, kiuj loĝis en Ĥebron (la nomo de Ĥebron antaŭe estis Kirjat-Arba), kaj venkobatis Ŝeŝajon kaj Aĥimanon kaj Talmajon. 11Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir (la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer). 12Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon. 13Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, la pli juna frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon. 14Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno; kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi? 15Kaj ŝi diris al li: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj Kaleb donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
16Kaj la idoj de la Kenido, bofrato de Moseo, iris el la urbo de Palmoj kun la idoj de Jehuda en la dezerton de Jehuda, kiu estas sude de Arad; kaj ili venis kaj ekloĝis kune kun la popolo. 17Kaj Jehuda iris kun sia frato Simeon, kaj ili venkobatis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Cefat, kaj detruis ĝin, kaj donis al la urbo la nomon Ĥorma. 18Kaj Jehuda prenis la urbojn Gaza kun ĝiaj limoj kaj Aŝkelon kun ĝiaj limoj kaj Ekron kun ĝiaj limoj. 19Kaj la Eternulo estis kun Jehuda, kaj li ekposedis la monton. Sed li ne povis forpeli la loĝantojn de la valo, ĉar ili havis ferajn ĉarojn. 20Kaj oni donis al Kaleb Ĥebronon, kiel diris Moseo; kaj li elpelis el tie la tri filojn de Anak. 21Sed la Jebusidojn, kiuj loĝis en Jerusalem, la Benjamenidoj ne elpelis; kaj la Jebusidoj loĝis kun la Benjamenidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.
22Kaj iris ankaŭ la Jozefidoj al Bet-El; kaj la Eternulo estis kun ili. 23Kaj la Jozefidoj esplorrigardis Bet-Elon (la nomo de la urbo antaŭe estis Luz). 24Kaj la esplorrigardantoj vidis viron, irantan el la urbo, kaj ili diris al li: Montru al ni la eniron en la urbon, kaj ni faros al vi favoraĵon. 25Kaj li montris al ili la eniron en la urbon, kaj ili venkobatis la urbon per glavo; sed tiun viron kaj lian tutan familion ili forliberigis. 26Kaj la viro iris en la landon de la Ĥetidoj, kaj konstruis urbon, kaj donis al ĝi la nomon Luz; tia estas ĝia nomo ĝis la nuna tago.
27Kaj Manase ne ekposedis la urbojn Bet-Ŝean kun ĝiaj urbetoj kaj Taanaĥ kun ĝiaj urbetoj, kaj la loĝantojn de Dor kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Jibleam kaj de ĝiaj urbetoj kaj la loĝantojn de Megido kaj de ĝiaj urbetoj; kaj la Kanaanidoj plue loĝis en tiu lando. 28Kiam Izrael fortiĝis, li faris la Kanaanidojn tributuloj, sed ne elpelis ilin.
29Kaj Efraim ne elpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li en Gezer.
30Zebulun ne forpelis la loĝantojn de Kitron, nek la loĝantojn de Nahalol; kaj la Kanaanidoj loĝis inter li, kaj fariĝis tributuloj.
31Aŝer ne forpelis la loĝantojn de Ako, nek la loĝantojn de Cidon, nek de Aĥlab, nek de Aĥzib, nek de Ĥelba, nek de Afek, nek de Reĥob. 32Kaj la Aŝeridoj loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; ĉar ili ne forpelis ilin.
33Naftali ne forpelis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ, nek la loĝantojn de Bet-Anat; kaj li loĝis meze de la Kanaanidoj, loĝantoj de la lando; kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ kaj de Bet-Anat fariĝis liaj tributuloj.
34Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon. 35Kaj la Amoridoj plue loĝis sur la monto Ĥeres, en Ajalon kaj en Ŝaalbim; sed la mano de la Jozefidoj pezis sur ili, kaj ili fariĝis tributuloj. 36Kaj la limo de la Amoridoj estis de la loko, kie leviĝas Akrabim, de Sela pli alten.

Did you know?
Israel's Initial Conquests and Challenges
- Because the Negev was an arid region in the south, Caleb's daughter Achsah asked her father for springs of water alongside the land he had allotted her, receiving both the upper and lower springs.Sources: the Bible text itself · Achsah · Negeb
- The narrative notes the ancient Canaanite names of several conquered sites, including Hebron (formerly Kiriath-arba), Debir (formerly Kiriath-sepher), and Bethel (originally Luz).Sources: the Bible text itself · Hebron · Bethel (of Palestine)
- Although the tribe of Judah took control of the hill country, they were unable to drive out the inhabitants of the plains because those defenders possessed iron chariots.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 7, 8, 21
- Negeb · 31.245, 34.841 · verses 9, 15, 16
- Shephelah · 31.692, 34.875 · verse 9
- Hebron · Today: Tel Rumeida · 31.525, 35.102 · verses 10, 20
- Gulloth-mayim · Today: within 5 km of Khirbet Rabud · 31.432, 35.015 · verse 15
- Lower Gulloth · Today: within 5 km of Khirbet Rabud · 31.432, 35.015 · verse 15
- Upper Gulloth · Today: within 5 km of Khirbet Rabud · 31.432, 35.015 · verse 15
- Jericho · Today: Tell es Sultan · 31.872, 35.445 · verse 16
- Zephath · Today: Tel Masos · 31.212, 34.958 · verse 17
- Ashkelon · Today: Tel Ashkelon · 31.664, 34.546 · verse 18
- Ekron · Today: Tel Miqne · 31.777, 34.852 · verse 18
- Gaza · Today: Tell Harube · 31.504, 34.464 · verse 18
- Luz · Today: Beitin · 31.923, 35.241 · verse 23
- Megiddo · Today: Tel Megiddo · 32.585, 35.184 · verse 27
- Taanach · Today: Tell Ta’anakh · 32.522, 35.219 · verse 27
- Gezer · Today: Tel Gezer · 31.859, 34.919 · verse 29
- Acco · Today: Tel Akko · 32.921, 35.088 · verse 31
- Sidon · Today: Sandikli archaeological site in Sidon · 33.561, 35.372 · verse 31
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org