James 5
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Atentu nun, riĉuloj; ploregu kaj kriegu pro la mizeroj sur vin alvenontaj. 2Via riĉo putriĝis, kaj viaj vestoj konsumiĝas de tineoj. 3Via oro kaj via arĝento rustiĝis; kaj ilia rusto atestos kontraŭ vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron. 4Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falĉis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot. 5Vi luksadis sur la tero, kaj diboĉadis; vi nutradis viajn korojn en tago de buĉado. 6Vi kondamnis, vi mortigis la justulon; li ne kontraŭstaras al vi.
7Paciencu do, fratoj, ĝis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri ĝi, ĝis ĝi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon. 8Vi ankaŭ paciencu; fortikigu viajn korojn; ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas. 9Ne murmuru, fratoj, unu kontraŭ la alia, por ke vi ne estu juĝataj; jen la juĝisto staras antaŭ la pordoj. 10Prenu, fratoj, kiel ekzemplon de suferado kaj pacienco, la profetojn, kiuj parolis en la nomo de la Sinjoro. 11Jen ni nomas feliĉaj tiujn, kiuj elportis suferon; vi aŭdis pri la pacienco de Ijob, kaj vidis la finan agadon de la Sinjoro, ke la Sinjoro estas kompatema kaj indulgema.
12Sed antaŭ ĉio, miaj fratoj, ne ĵuru, nek per la ĉielo, nek per la tero, nek per ia alia ĵuro; sed via jes estu jes, kaj via ne estu ne; por ke vi ne falu sub juĝon.
13Ĉu iu el vi suferas? li preĝu. Ĉu iu estas gaja? li psalme kantu. 14Ĉu iu el vi malsanas? li venigu la presbiterojn de la eklezio; kaj ili preĝu super li, ŝmirinte lin per oleo en la nomo de la Sinjoro; 15kaj la preĝo de fido savos la malsanulon, kaj la Sinjoro relevos lin; kaj se li faris pekojn, tio estos pardonita al li. 16Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu. Petego de justulo multe efikas per sia energio. 17Elija estis homo samnatura, kiel ni, kaj li preĝis fervore, ke ne pluvu; kaj ne pluvis sur la teron dum tri jaroj kaj ses monatoj. 18Kaj denove li preĝis; kaj la ĉielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.
19Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos, 20oni sciu, ke tiu, kiu returnas pekulon de la elvoja forvago, savos animon el morto kaj kovros amason da pekoj.

Did you know?
Wealth, patience, and prayer
- James 5 recalls Job’s perseverance and the outcome the Lord gave him. Easton's Bible Dictionary (1897) describes him as an Arabian patriarch who lived in the land of Uz and maintained his integrity amid sudden trials. It says God afterward granted him even greater prosperity than before, that he lived one hundred and forty years after the period of trial, and that he is an example of patience under severe calamity.Sources: the Bible text itself · Job
- James says Elijah was a man just like us. He prayed earnestly that it would not rain, and it did not rain on the land for three and a half years; he prayed again, and the heavens gave rain, and the earth yielded its crops. Easton's Bible Dictionary (1897) calls him the Tishbite, the “Elias” of the New Testament, and notes that he delivered a message from the Lord to Ahab.Sources: the Bible text itself · Elijah
- To encourage patience until the Lord’s coming, James points to the farmer who waits for the precious fruit of the soil and for the fall and spring rains, and he says the Judge is standing at the door. The same chapter warns that wages withheld from the workmen who mowed the fields are crying out, and that the harvesters’ cries have reached the ears of the Lord of Hosts.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org