Nations Bible

Isaiah 46

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Kliniĝis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, fariĝis ŝarĝo por lacaj bestoj. 2Ili kliniĝis kaj falis kune, ne povis savi sian ŝarĝon, kaj mem iris en malliberecon.

3Aŭskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restaĵo de la domo de Izrael, kiuj estas ŝarĝitaj sur Mi de post via naskiĝo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro. 4Ankaŭ ĝis via maljuneco Mi estos la sama, kaj ĝis via griziĝo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi ŝarĝos sur Min kaj Mi savos. 5Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj? 6Tiuj, kiuj ŝutas oron el la saketo kaj pesas arĝenton sur pesilo, dungas oraĵiston, ke li faru el tio dion, antaŭ kiu ili kliniĝas kaj ĵetas sin teren, 7levas lin sur la ŝultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne moviĝas de sia loko; eĉ se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfeliĉo.

8Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj. 9Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi. 10Mi anoncas antaŭe la estontaĵon, kaj antaŭlonge tion, kio ankoraŭ ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumiĝas, kaj ĉion, kion Mi deziras, Mi faras. 11Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos. 12Aŭskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero: 13Mi alproksimigis Mian veron, por ke ĝi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastiĝos; kaj Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

The God Who Carries His People

  • Isaiah 46 contrasts the Babylonian gods Bel and Nebo with the God of Israel. While manufactured idols are described as dead weight that must be loaded onto weary animals and carried into captivity, God declares that He has carried and sustained the house of Jacob from birth and will continue to do so into old age.Sources: the Bible text itself
  • The chapter illustrates the helplessness of idols by highlighting their human origin: people pour out gold and weigh silver to hire a goldsmith to shape a god. Once carried on human shoulders and set in place, the statue remains stationary, unable to move, answer cries, or rescue anyone from distress.Sources: the Bible text itself
  • The prophecy closes with God promising to grant salvation to Zion. Zion was the south-eastern hill of Jerusalem that David captured and made into the City of David, often cited in prophetic texts as a focal point for Israel.Sources: the Bible text itself · Zion

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Babylon · 32.543, 44.422 · verse 1
  • Zion · Today: Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 13

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.