Isaiah 35
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Ekĝojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio. 2Ĝi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al ĝi, la beleco de Karmel kaj Ŝaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio.
3Fortigu la senfortiĝintajn manojn, kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn. 4Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro: Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos venĝo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin. 5Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos. 6Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj. 7Kaj la fantoma lago fariĝos reala, kaj la tero senakva fariĝos fonto de akvo; la loĝloko de ŝakaloj fariĝos loko por kano kaj junko. 8Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj ĝi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur ĝi, ĉar nur al ili ĝi apartenas; irante sur tiu vojo, eĉ malsaĝuloj ne eraros. 9Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur ĝi, ne troviĝos tie; iros nur savitoj. 10Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.

Did you know?
The Transformation of the Desert and the Way of Holiness
- The prophetic poetry of this chapter contrasts barren wilderness with regions celebrated in the ancient Levant for lush vegetation and majesty: the lofty, forested mountains of Lebanon and the fertile coastal plain of Sharon. The prophecy envisions the desert blooming with the splendor and fertility traditionally associated with these flourishing landscapes.Sources: Lebanon · Saron · the Bible text itself
- The chapter culminates in a depiction of the redeemed journeying along a dedicated highway called the Way of Holiness toward Mount Zion, the fortified southeastern hill of Jerusalem where King David had established his citadel. This road is portrayed as completely safe from predatory beasts, allowing travelers to return home with singing and joy.Sources: Zion · the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Lebanon · 33.540, 35.584 · verse 2
- Mount Carmel · 32.672, 35.023 · verse 2
- Sharon · Today: Sharon Plain · 32.400, 34.883 · verse 2
- Way of Holiness · Today: within 10 km of Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 8
- Zion · Today: Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 10
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org