Isaiah 21
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Profetaĵo pri la apudmara dezerto:
Kiel renversanta de ventego de sudo, li venas el la dezerto, el lando terura. 2Kruela vizio estas montrita al mi: rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; sieĝu, ho Medujo; ĉiun ĝemadon mi ĉesigis. 3Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordiĝis, kiam mi aŭdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis. 4Konsterniĝas mia koro, teruro min frapis; la ĉarma nokto fariĝis por mi teruro. 5Preparu tablon, starigu gardostarantojn, manĝu, trinku. Leviĝu, princoj, ŝmiru la ŝildon. 6Ĉar tiele diris al mi mia Sinjoro: Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru. 7Kaj li vidis vicojn da ĉevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li aŭskultis atente, kun granda atento. 8Kaj li ekkriis kiel leono: Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn; 9kaj jen venis viro, veturanta sur duĉevala ĉaro, kaj li ekkrias kaj diras: Falis, falis Babel, kaj ĉiuj idoloj de ĝiaj dioj rompiĝis sur la teron. 10Mia draŝaĵo, kaj filo de mia garbejo! kion mi aŭdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi.
11Profetaĵo pri Duma:
Oni krias al mi el Seir: Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas? 12La gardisto diris: Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.
13Profetaĵo pri Arabujo:
En la arbaro Arabuja pasigu la nokton, karavanoj Dedanaj! 14Elportu akvon renkonte al la soifanto, vi, loĝantoj de la lando Tema, kun pano renkontu la forkurinton; 15ĉar oni forkuras de glavo, de akrigita glavo, kaj de pafarko streĉita, kaj de kruela batalo. 16Ĉar tiele diris al mi la Sinjoro: Post unu jaro, kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar; 17kaj la restaĵo de la heroaj arkpafistoj de Kedar estos malgranda; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, diris.

Did you know?
Visions of Babylon and the Desert Nations
- Isaiah 21 begins with an ominous vision calling upon Elam and Media to attack, culminating in the declaration that Babylon has fallen and its carved images are shattered. Elam and Media were mountainous regions situated to the east of Babylonia.Sources: the Bible text itself · Elam · Media
- The oracle against Arabia mentions Kedar, a name associated with nomadic Arabian tribes dwelling in northwest Arabia. The prophecy depicts desert caravans fleeing from war and warns that Kedar's renowned archers and warriors will dwindle within a single year.Sources: the Bible text itself · Kedar · Kedar
- The chapter is framed by the motif of a vigilant lookout standing on a watchtower day and night. This sentry watches for approaching riders and responds to anxious questions calling out from Seir about how much of the night remains.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Babylon · 32.543, 44.422 · verses 1, 2, 9
- Negeb · 31.245, 34.841 · verse 1
- Elam · 32.189, 48.258 · verse 2
- Media · 34.806, 48.516 · verse 2
- Arabia · Today: Arabian Peninsula · 23.000, 46.000 · verse 13
- Tema · Today: Tayma · 27.630, 38.552 · verse 14
- Kedar · 29.811, 39.868 · verses 16, 17
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org