Isaiah 11
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj. 2Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo. 3Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn; 4sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon. 5Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj. 6Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. 7Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. 8Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro. 9Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.
10En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.
11En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro. 12Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disĵetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero. 13Kaj malaperos la envio kontraŭ Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermiĝos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon. 14Sed ili flugos kune al la Filiŝtoj okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos. 15Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos ĝin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en ŝuoj. 16Kaj estos vojo por la restaĵo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.

Did you know?
The Peaceful Kingdom and the Restored Remnant
- Jesse of Bethlehem was the father of King David. By describing the coming ruler as a shoot from the stump of Jesse and as the root of Jesse, the prophecy points to a renewal of the Davidic line even after the royal house appeared cut down.Sources: Jesse · the Bible text itself
- The places listed for the gathering of the remnant reflect the ancient Near Eastern world: Pathros designates Upper Egypt, Shinar is an ancient name for Babylonia in southern Mesopotamia, and Elam was a highland territory east of Babylon.Sources: Pathros · Shinar · Elam · the Bible text itself
- Ephraim, named for the second son of Joseph, was often used in prophetic literature to represent the northern kingdom of Israel. Isaiah foresees a time of lasting reconciliation that ends the long-standing jealousy and conflict between the northern tribes and Judah.Sources: Ephraim · the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Assyria · 36.359, 43.153 · verses 11, 16
- Cush · Today: Cush 1 · 16.935, 33.751 · verse 11
- Egypt · 30.129, 31.308 · verses 11, 16
- Elam · 32.189, 48.258 · verse 11
- Great Sea · Today: Mediterranean Sea · 31.805, 34.170 · verse 11
- Hamath · Today: Hama · 35.136, 36.750 · verse 11
- Pathros · Today: Upper Egypt · 24.100, 32.700 · verse 11
- Shinar · Today: Babylonia · 32.543, 44.422 · verse 11
- Ammon · 31.955, 35.934 · verse 14
- East · Today: region around Amman · 31.955, 35.934 · verse 14
- Edom · 30.746, 35.604 · verse 14
- Moab · Today: Moab 1 · 31.181, 35.701 · verse 14
- Philistia · 31.664, 34.546 · verse 14
- Euphrates · Today: Euphrates River · 31.004, 47.442 · verse 15
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org