Hebrews 7
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Ĉar tiu Melkicedek, reĝo de Salem, pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon revenantan de la mortigado de la reĝoj, kaj lin benis, 2kaj al kiu ankaŭ Abraham donis dekonon el ĉio (unue laŭ interpreto reĝo de justeco, kaj poste reĝo de Salem, tio estas reĝo de paco; 3senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por ĉiam.
4Nun pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akiraĵoj. 5Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti laŭleĝe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham; 6sed tiu, kies genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonaĵon, kaj benis tiun, kiu havis la promesojn. 7Sed ekster ĉia kontraŭparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda. 8Kaj ĉi tie homoj, kiuj mortas, ricevas dekonaĵojn, sed tie unu, pri kiu estas atestate, ke li vivas. 9Kaj, por tiel diri, per Abraham ankaŭ Levi, la ricevanto de dekonaĵoj, donis dekonaĵon; 10ĉar li estis ankoraŭ en la lumboj de la patro, kiam Melkicedek lin renkontis.
11Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (ĉar sub ĝi la popolo ricevis la leĝon), kia plua bezono estis, ke leviĝu alia pastro laŭ la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laŭ la maniero de Aaron? 12Ĉar kiam la pastraro ŝanĝiĝas, necese ankaŭ fariĝas ŝanĝo de leĝo. 13Ĉar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis ĉe la altaro. 14Ĉar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon. 15Kaj tio eĉ pli evidenta estas, se laŭ simileco de Melkicedek leviĝas pastro alia, 16kiu estas farita ne laŭ la leĝo de ordono karna, sed laŭ la potenco de vivo nedetruebla; 17ĉar li havas la ateston:
Vi estas pastro por ĉiam
Laŭ la maniero de Melkicedek.
18Ĉar okazas vere nuligado de antaŭiranta ordono, pro ĝia malforteco kaj senutileco 19(ĉar la leĝo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni alproksimiĝas al Dio. 20Kaj pro tio, ke ne mankas ĵurado 21(ĉar ili sen ĵurado estas faritaj pastroj, sed ĉi tiu kun ĵuro laŭ Tiu, kiu diris pri li:
La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos:
Vi estas pastro por ĉiam);
22Jesuo fariĝis garantiulo de des pli bona interligo. 23Kaj ili ja fariĝis pastroj multenombraj, ĉar pro morto estas malpermesate al ili daŭri; 24sed ĉi tiu, pro sia eterna daŭrado, havas sian pastrecon neŝanĝebla. 25Tial ankaŭ li povas savi ĝis la ekstremaĵo tiujn, kiuj alproksimiĝas per li al Dio, ĉar li ĉiam vivas, por propeti pro ili.
26Ĉar por ni konvenis tia ĉefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la ĉielo; 27li ne havas ĉiutagan necesecon, kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; ĉar tion li faris unufoje por ĉiam, oferante sin mem. 28Ĉar la leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro, kiu estas post la leĝo, nomas Filon, perfektigitan por ĉiam.

Did you know?
Melchizedek and a priesthood without end
- The story of Melchizedek is limited to his meeting with Abraham in Genesis; the Old Testament mentions him again only in Psalm 110. Hebrews explains his name as “king of righteousness,” and “king of Salem” as “king of peace.” Salem, a name meaning peace, is commonly supposed to be another name for Jerusalem.Sources: Melchisedec · Salem · the Bible text itself
- Hebrews argues that Melchizedek was greater than Abraham: Abraham gave him a tenth of the plunder, and Melchizedek blessed the man who held the promises. Levi, Jacob’s third son and ancestor of the priests who later collected the tenth, was not yet born; the letter says that, so to speak, he paid that tenth while still in Abraham.Sources: the Bible text itself · Levi (patriarch) · Melchisedec
- The priests whom the law commanded to collect the tenth belonged to the line of Aaron, the eldest son of Amram and of Jochebed, a daughter of Levi. Hebrews contrasts that hereditary order with Jesus, whom the letter says descended from Judah, a tribe about which Moses said nothing concerning priests.Sources: Aaron · the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org