Ezekiel 1
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

About this book
About Ezekiel
- Easton's Bible Dictionary (1897) presents the Book of Ezekiel as the prophet Ezekiel's words, opening with the account of his call to the prophetic office in chapters 1-3. It places later prophecies after Nebuchadnezzar's destruction of Jerusalem, and notes that Ezekiel mentions Daniel fourteen years after Daniel's deportation from Jerusalem and again about five years later.Sources: Easton: Ezekiel, Book of · Nebuchadnezzar
- These words are set among Jews of the captivity beside the river Chebar, in the land of the Chaldeans. Easton records two identifications of that river: some have taken it for the Habor, the Chaboras or modern Khabour, while another opinion, which he says has much to support it, identifies Chebar with Nebuchadnezzar's royal canal, the Nahr Malcha. From that exile the prophet warns of the certain destruction of Jerusalem, contrary to false prophets, and later speaks after the city has fallen.Sources: Easton: Ezekiel, Book of · Chebar · Jerusalem
- Easton says the book consists mainly of three groups of prophecies. After the call, Ezekiel denounces the Jews and warns of Jerusalem's ruin, with symbolic acts in chapters 4 and 5 that Easton says show acquaintance with Levitical legislation; then come prophecies against the Ammonites, Moabites, Edomites, Philistines, Tyre and Sidon, and Egypt. After Jerusalem's destruction, chapters 33-39 concern the triumphs of Israel and of the kingdom of God on earth, and chapters 40-48 what Easton calls Messianic times and the establishment and prosperity of that kingdom.Sources: Easton: Ezekiel, Book of
- Easton's Bible Dictionary (1897) characterizes Ezekiel's prophecies by symbols, allegories, and symbolic actions, and calls them obscure and enigmatical. It records that Jerome called the book "a labyrinth of the mysteries of God," and states that because of this obscurity the Jews forbade anyone to read it until the age of thirty. The same entry notes that the closing visions are referred to in the book of Revelation, and that Ezekiel refers with unusual frequency to the Pentateuch and shows acquaintance with Hosea, Isaiah, and especially Jeremiah, his older contemporary.Sources: Easton: Ezekiel, Book of
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
1En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj ĉe la rivero Kebar, malfermiĝis la ĉielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio. 2En la kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la elpatrujigo de la reĝo Jehojaĥin, 3aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jeĥezkel, filo de Buzi, en la lando Ĥaldea, ĉe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo. 4Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo. 5El la mezo vidiĝis bildo de kvar kreitaĵoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo. 6Kaj ĉiu havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu el ili havis kvar flugilojn. 7Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro. 8Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj ĉe iliaj kvar flankoj; ĉiuj kvar havis siajn vizaĝojn kaj siajn flugilojn. 9Iliaj flugiloj estis kuntuŝiĝantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo. 10La aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj kvar. 11Iliaj vizaĝoj kaj flugiloj supre estis disigitaj; ĉe ĉiu el ili du flugiloj tuŝis unu la alian kaj du kovris ilian korpon. 12Ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo; kien tiris ilin la spirito, tien ili iradis, ne deturnante sin dum sia irado. 13La aspekto de la kreitaĵoj estis kiel aspekto de ardantaj kaj brulantaj karboj, kiel aspekto de torĉoj, irantaj inter tiuj kreitaĵoj; brilon havis la fajro, kaj el la fajro eliradis fulmoj. 14Kaj la kreitaĵoj kuradis tien kaj reen kiel fulmoj. 15Rigardante la kreitaĵojn, mi ekvidis, ke sur la tero apud la kreitaĵoj troviĝis po unu rado ĉe la kvar vizaĝoj. 16La aspekto de la radoj kaj ilia prilaboriteco estis kiel aspekto de turkiso, ĉiuj kvar havis la saman aspekton; ilia aspekto kaj prilaboriteco estis tiel, kvazaŭ unu rado troviĝus en la alia. 17Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado. 18Iliaj radrondoj estis altaj kaj teruraj; la radrondoj de ĉiuj kvar estis plenaj de okuloj ĉirkaŭe. 19Kaj kiam la kreitaĵoj iris, la radoj iradis apud ili; kaj kiam la kreitaĵoj leviĝis de la tero, leviĝadis ankaŭ la radoj. 20Kien la spirito instigis ilin iri, tien ili iradis; kien la spirito instigis ilin iri, la radoj leviĝadis kune kun ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj. 21Kiam tiuj iris, ili ankaŭ iradis; kiam tiuj staris, ili ankaŭ staris; kiam tiuj leviĝis de la tero, la radoj leviĝadis apud ili, ĉar la spirito de la kreitaĵoj estis en la radoj. 22Super la kapoj de la kreitaĵoj estis io simila al firmamento, kvazaŭ terura kristalo, etendita super iliaj kapoj supre. 23Sub la firmamento estis etenditaj iliaj flugiloj, rekte unu apud la alia; la korpon de ĉiu el ili kovris du flugiloj. 24Mi aŭdis, kiel iliaj flugiloj dum ilia irado bruis kiel granda akvo, kiel la voĉo de la Plejpotenculo, granda bruo, kiel bruo de tendaro; kiam ili haltis, iliaj flugiloj malleviĝis. 25Kiam aŭdiĝis voĉo el super la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, ili haltadis kaj mallevadis siajn flugilojn. 26Supre de la firmamento, kiu estis super iliaj kapoj, estis io, aspektanta kiel safiro, havanta la formon de trono; kaj super la bildo de la trono estis kvazaŭ bildo de homo, sidanta sur ĝi. 27Kaj mi vidis kvazaŭ helegan brilon, kvazaŭ fajron interne kaj ĉirkaŭe, de la bildo de liaj lumboj supren kaj de la bildo de liaj lumboj malsupren; mi vidis aspekton de fajro kaj brilon ĉirkaŭ de li. 28Kiel la aspekto de ĉielarko, kiu montriĝas en la nuboj en la tempo de pluvo, tia estis la aspekto de la brilo ĉirkaŭe. Tio estis la aspekto de la majesto de la Eternulo. Kiam mi tion vidis, mi ĵetis min vizaĝaltere, kaj mi aŭdis voĉon de parolanto.

Did you know?
Ezekiel's Vision by the Chebar
- Ezekiel introduces himself as a priest and the son of Buzi living among the Jewish exiles in the land of the Chaldeans. His vision occurred by the River Chebar, which many scholars identify as a prominent canal in ancient Babylonia.Sources: the Bible text itself · Ezekiel · Chebar
- The prophecy is dated to the fifth year of the exile of King Jehoiachin, who had ruled briefly in Jerusalem before being carried captive to Babylon by Nebuchadnezzar along with thousands of Judeans.Sources: the Bible text itself · Jehoiachin · Ezekiel
- The vision features four winged living creatures accompanied by intersecting wheels covered with eyes, beneath an expanse gleaming like crystal and a sapphire-like throne. Overcome by this likeness of the glory of the LORD, Ezekiel fell facedown before hearing a voice speak.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org