Nations Bible

Esther 7

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1La reĝo kaj Haman venis, por festeni ĉe la reĝino Ester. 2Kaj ankaŭ en la dua tago, dum la trinkado de vino, la reĝo diris al Ester: Kion vi petas, ho reĝino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita. 3Tiam la reĝino Ester respondis kaj diris: Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas, tiam mia vivo estu donacita al mi laŭ mia peto, kaj mia popolo laŭ mia deziro; 4ĉar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaŭ estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la reĝo. 5Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester: Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuraĝon agi tiel? 6Kaj Ester respondis: La malamanto kaj malamiko estas ĉi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaŭ la reĝo kaj la reĝino. 7La reĝo leviĝis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la reĝinon Ester, ĉar li vidis, ke la reĝo destinis por li malbonan sorton. 8Kiam la reĝo revenis el la palaca ĝardeno en la ĉambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la reĝo diris: Eĉ perforti la reĝinon li volas ĉe mi en la domo! La vorto eliris el la buŝo de la reĝo, kaj oni kovris al Haman la vizaĝon. 9Ĥarbona, unu el la eŭnukoj antaŭ la reĝo, diris: Jen eĉ la arbo, kiun Haman pretigis por Mordeĥaj, kiu parolis bonon por la reĝo, staras en la domo de Haman; ĝi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la reĝo diris: Pendigu lin sur ĝi. 10Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj. Kaj la kolero de la reĝo kvietiĝis.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Esther Exposes Haman's Plot

  • At the second banquet of wine, Queen Esther revealed that she and her people had been condemned to total annihilation. When the king demanded to know who would devise such a scheme, she directly denounced Haman, the king's high-ranking official, as the wicked adversary.Sources: the Bible text itself · Esther · Haman
  • When King Ahasuerus returned from the palace garden in fury, he found Haman falling upon the couch where Esther was reclining to plead for his life. The king interpreted this breach as an attempt to assault the queen, and attendants immediately covered Haman's face.Sources: the Bible text itself · Ahasuerus
  • Harbonah, one of the royal eunuchs, informed the king that Haman had built a gallows fifty cubits high at his house for Mordecai, the man who had previously uncovered a plot to save the king's life. Ahasuerus immediately ordered Haman to be executed on the very structure he had prepared.Sources: the Bible text itself · Mordecai · Harbonah

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.