Ephesians 3
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj, 2se vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi, 3ke per malkaŝo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis, 4per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo, 5kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito, 6ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio, 7al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco. 8Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo; 9kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion; 10por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio, 11laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro; 12en kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li. 13Pro tio mi petas, ke vi ne senfortiĝu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.
14Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro, 15el kiu ĉiu familio, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata, 16por ke Li donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito; 17por ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo, 18kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco, 19kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.
20Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super ĉio, kion ni povas peti aŭ pensi, laŭ la potenco, kiu energias en ni, 21estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen.

Did you know?
The mystery opened to the Gentiles
- In this chapter Paul calls himself the prisoner of Christ Jesus for the sake of the Gentiles, and he asks his readers not to be discouraged by the sufferings he endures for them, which he calls their glory.Sources: the Bible text itself
- He describes a mystery made known to him by revelation and kept hidden for ages past in God, who created all things. That mystery is that through the gospel the Gentiles are fellow heirs, fellow members of the body, and fellow partakers of the promise in Christ Jesus—not made known to people in earlier generations as it has now been revealed by the Spirit to God’s holy apostles and prophets.Sources: the Bible text itself
- Easton's Bible Dictionary (1897) says Paul was born about the same time as Jesus, that his circumcision name was Saul, and that the name Paul was probably given in infancy for use in the Gentile world, with Saul as his Hebrew home name. He was a native of Tarsus, capital of Cilicia, a Roman province in the south-east of Asia Minor—a wealthy commercial city on the navigable river Cydnus and the seat of a famous university. This is the Paul who, in the chapter, says a stewardship of God’s grace was given to him for the Gentiles.Sources: Paul · the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org