Colossians 4
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justaĵon kaj egalaĵon, sciante, ke vi ankaŭ havas Sinjoron en la ĉielo.
2En preĝado persistu, viglante en ĝi kun danko; 3preĝante samtempe ankaŭ pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaŭ enkatenita; 4por ke mi klarigu ĝin, kiel mi devus paroli. 5Iradu en saĝeco rilate al la eksteruloj, elaĉetante la tempon. 6Via parolo estu ĉiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al ĉiu.
7Pri ĉiuj miaj aferoj sciigos vin Tiĥiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro, 8kiun mi sendis al vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn, 9kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri ĉiuj ĉi tieaj aferoj.
10Salutas vin Aristarĥo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn: se li venos al vi, akceptu lin), 11kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido; tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj estis al mi konsolilo. 12Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, ĉiam klopodeganta pro vi en siaj preĝoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio. 13Ĉar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis. 14Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas. 15Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo. 16Kaj kiam la epistolo estos legita ĉe vi, faru, ke ĝi estu legata ankaŭ en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaŭ legu la epistolon el Laodikea. 17Kaj diru al Arĥipo: Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu ĝin.
18La saluto per la propra mano de mi, Paŭlo. Memoru miajn katenojn. Graco estu kun vi.
Did you know?
Final Greetings and Companions
- Paul sent the letter to Colosse in the care of Tychicus and Onesimus. Onesimus was a native of Colossae who had fled from his master Philemon to Rome, where he became a Christian; Paul sent him back alongside Tychicus, describing him as a faithful and beloved brother.Sources: Tychicus · Onesimus · the Bible text itself
- The greetings at the end of the letter reveal a diverse circle of coworkers with Paul during his imprisonment. These included Jewish Christians such as Aristarchus, Mark (the cousin of Barnabas), and Jesus called Justus, as well as Gentile companions such as Luke the physician and Demas.Sources: Aristarchus · John Mark · Jesus · Luke
- Epaphras, a Colossian disciple who likely founded the church there, was with Paul in Rome and actively praying for the believers in Colossae, Laodicea, and Hierapolis. Paul instructed the Colossians to exchange letters with the neighboring assembly in Laodicea.Sources: Epaphras · Laodicea · Hierapolis · the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Hierapolis · 37.927, 29.127 · verse 13
- Laodicea · Today: Laodicea on the Lycus · 37.836, 29.108 · verses 13, 15, 16
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org