Nations Bible

Amos 6

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael! 2Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan Ĥamat, poste iru al Gat de la Filiŝtoj: ĉu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, ĉu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj? 3Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfeliĉo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la seĝo de maljusteco; 4kiuj kuŝas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kuŝejo, manĝas la plej bonajn ŝafojn el la ŝafaro kaj bovidojn el la nutrejo; 5kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David; 6kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, ŝmiras sin per la plej bonaj oleaĵoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef: 7ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la ĝojkriado de la dorlotiĝantoj finiĝos. 8La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot: Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun ĉio, kion ĝi enhavas. 9Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaŭ mortos. 10Kaj prenos ilin ilia amiko aŭ kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas ĉe la domo: Ĉu estas ankoraŭ iu ĉe vi? Kaj ĉi tiu respondos: Neniu plu. Kaj tiu diros: Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo. 11Ĉar jen la Eternulo donas ordonon frapi la grandajn domojn per fendoj kaj la malgrandajn domojn per breĉoj. 12Ĉu kuras ĉevaloj sur roko? ĉu oni povas plugi ĝin per bovoj? Vi tamen faris la juĝon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto. 13Vi ĝojas pro senvaloraĵoj; vi diras: Ĉu ne per nia forto ni akiris al ni potencon? 14Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraŭ vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de Ĥamat ĝis la torento de la stepo.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Complacency and Impending Exile

  • Amos addresses the ruling elite who felt secure in both Zion, the fortified hill of Jerusalem, and Mount Samaria, the capital of the northern kingdom built on an elevated summit by King Omri. Despite the natural defenses and prestige of these cities, their leaders are warned that their ease and overconfidence would end in captivity.Sources: Zion · Samaria · the Bible text itself
  • The prophet challenges Israel to look at renowned foreign cities such as Calneh near the Euphrates, Hamath on the Orontes in Upper Syria, and the Philistine stronghold of Gath. These neighboring powers were neither smaller nor less protected, yet they could not escape destruction.Sources: Calneh · Hamath · Gath · the Bible text itself
  • Amos criticizes the aristocracy for indulging in extravagant banquets, resting on beds inlaid with ivory, and improvising music on harps like David, all while ignoring the impending ruin of Joseph. The name Joseph here designates the northern tribes of Israel, whose moral decay and social injustice were neglected by their wealthy leaders.Sources: David · Joseph (son of Jacob) · the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Samaria · 32.276, 35.195 · verses 1, 8
  • Zion · Today: Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 1
  • Hamath · Today: Hama · 35.136, 36.750 · verse 2
  • Philistia · 31.664, 34.546 · verse 2

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.