Nations Bible

Amos 2

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la reĝo de Edom ĝis cindreco. 2Mi sendos fajron sur Moabon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, ĉe bruo kaj sonado de trumpeto. 3Mi ekstermos juĝiston el meze de li, kaj ĉiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras la Eternulo.

4Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpuŝis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn leĝojn, kaj permesis sin delogiĝi per la mensogaĵoj, kiujn sekvis iliaj patroj. 5Mi sendos fajron sur Judujon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Jerusalem.

6Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro arĝento kaj malriĉulon pro paro da ŝuoj. 7Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon. 8Sur garantidonitaj vestoj ili kuŝas apud ĉiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio. 9Kaj Mi ekstermis antaŭ ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre. 10Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de la Amorido. 11El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; ĉu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo. 12Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis: Ne profetu. 13Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj. 14Eĉ lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon; 15la arkpafistoj ne povos kontraŭstari, rapidpiedulo ne saviĝos, kaj rajdanto ne savos sian vivon; 16kaj la plej kuraĝa el la herooj forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Judgments on Moab, Judah, and Israel

  • Amos condemns the land of Moab, situated east of the Dead Sea, for burning the bones of the king of neighboring Edom to lime. The prophecy declares that judgment and fire will consume the citadels of Kerioth, a major Moabite city.Sources: the Bible text itself · Moab · Kerioth · Edom
  • After targeting foreign nations, the prophetic oracle turns inward to Judah, declaring judgment on its fortified capital, Jerusalem, for rejecting the Law and statutes of the Lord.Sources: the Bible text itself · Jerusalem
  • Israel's exploitation of the poor and suppression of prophets and Nazirites is contrasted with God's historical faithfulness in delivering them from Egypt through forty years in the wilderness and dispossessing the powerful Amorites.Sources: the Bible text itself · Amorite · Egypt

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Edom · 30.746, 35.604 · verse 1
  • Moab · Today: Moab 1 · 31.181, 35.701 · verses 1, 2, 3
  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 5
  • Egypt · 30.129, 31.308 · verse 10

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.