Acts 9
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Kaj Saŭlo, ankoraŭ spirante minacojn kaj mortigon kontraŭ la disĉiploj de la Sinjoro, iris al la ĉefpastro, 2kaj petis de li leterojn al la sinagogoj en Damasko, por ke, se li eble trovos homojn, aliĝintajn al la Vojo, ĉu virojn aŭ virinojn, li alkonduku ilin katenitajn al Jerusalem. 3Kaj dum li vojaĝis, li alproksimiĝis al Damasko; kaj subite ekbrilegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo; 4kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas? 5Kaj li diris: Kiu vi estas, ho Sinjoro? Kaj tiu diris: Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas; 6sed leviĝu, kaj eniru en la urbon, kaj estos dirite al vi, kion vi devas fari. 7Kaj liaj kunvojaĝantoj staris mutaj, aŭdante la voĉon, sed vidante neniun. 8Kaj Saŭlo leviĝis de la tero; kaj kiam liaj okuloj malfermiĝis, li vidis nenion; kaj ili kondukis lin je la mano, kaj venigis lin en Damaskon. 9Kaj li estis sen vidpovo tri tagojn; kaj ne manĝis, nek trinkis.
10Kaj en Damasko estis unu disĉiplo nomata Ananias; kaj la Sinjoro diris al li en vizio: Ananias. Kaj li respondis: Jen mi, Sinjoro. 11Kaj la Sinjoro diris al li: Leviĝu, kaj iru sur la straton, kiun oni nomas Rekta, kaj serĉu en la domo de Judas viron, nomatan Saŭlo, el Tarso; ĉar jen li preĝas; 12kaj li vidis viron, nomatan Ananias, enirantan kaj metantan sur lin la manojn, por ke li ricevu vidpovon. 13Sed Ananias respondis: Sinjoro, mi aŭdis de multaj pri ĉi tiu viro, kiom da malbono li faris kontraŭ viaj sanktuloj en Jerusalem; 14kaj ĉi tie li havas de la ĉefpastroj aŭtoritaton kateni ĉiujn, kiuj vokas vian nomon. 15Sed la Sinjoro diris al li: Ekiru, ĉar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaŭ la nacianoj kaj la reĝoj kaj la Izraelidoj; 16ĉar mi montros al li, kiom li devas suferi pro mia nomo. 17Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris: Frato Saŭlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito. 18Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj leviĝis kaj baptiĝis; 19kaj preninte nutraĵon, li refortiĝis.
Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la disĉiploj en Damasko. 20Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio. 21Kaj miregis ĉiuj, kiuj lin aŭdis, kaj ili diris: Ĉu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis ĉi tiun nomon? kaj li venis ĉi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaŭ la ĉefpastrojn. 22Sed Saŭlo des pli fortiĝis, kaj li konfuzis la Judojn loĝantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.
23Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiliĝis, por lin mortigi; 24sed ilia konspiro sciiĝis al Saŭlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi; 25sed liaj disĉiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.
26Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aliĝi al la disĉiploj; kaj ĉiuj lin timis, ne kredante, ke li estas disĉiplo. 27Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaŭ parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo. 28Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem, 29kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraŭ la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin. 30Kaj la fratoj, eksciinte tion, kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al Tarso.
31Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, ĝi kreskis.
32Kaj dum Petro trairis ĉiujn regionojn, li ankaŭ malsupreniris al la sanktuloj loĝantaj en Lida. 33Kaj tie li trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kuŝadis en sia lito jam ok jarojn; ĉar li estis paralizulo. 34Kaj Petro diris al li: Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; leviĝu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj leviĝis. 35Kaj ĉiuj loĝantoj en Lida kaj en Ŝaron lin vidis, kaj turniĝis al la Sinjoro.
36Kaj estis en Jafo unu disĉiplino, nomata Tabita, kiu laŭ traduko estas nomata Dorkas; ŝi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn ŝi faris. 37Kaj en tiu tempo ŝi malsaniĝis, kaj mortis; kaj ili ŝin lavis kaj metis en supran ĉambron. 38Kaj ĉar Lida estis proksime de Jafo, la disĉiploj, aŭdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin: Ne prokrastu veni al ni. 39Kaj Petro leviĝis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran ĉambron; kaj alestis apud li ĉiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam ŝi estis ankoraŭ kun ili. 40Sed Petro, formetinte ĉiujn, genuiĝis kaj preĝis, kaj, turninte sin al la korpo, li diris: Tabita, leviĝu. Kaj ŝi malfermis siajn okulojn, kaj, vidinte Petron, ŝi side leviĝis. 41Kaj li donis al ŝi la manon kaj starigis ŝin, kaj, vokinte la sanktulojn kaj vidvinojn, li prezentis ŝin vivanta. 42Kaj tio fariĝis sciata tra la tuta Jafo, kaj multaj kredis al la Sinjoro. 43Kaj dum multe da tagoj li loĝis en Jafo ĉe unu Simon, tanisto.

Did you know?
Saul's Conversion and Peter's Ministry
- The persecutor in this chapter is called Saul, a man from Tarsus. Saul was the name he received at circumcision, his Hebrew name at home; the name Paul was probably also given to him in infancy for use in the Gentile world. Tarsus, the capital of Cilicia, a Roman province in southeast Asia Minor, stood on the river Cydnus, navigable that far, was distinguished for its wealth from trade with Mediterranean lands and central Asia Minor, and was the seat of a famous university whose schools are described as rivaling those of Athens and Alexandria.Sources: Paul · Tarsus · the Bible text itself
- Damascus, which Saul was approaching with letters from the high priest so that he could bring men and women of the Way as prisoners to Jerusalem, is described as the most ancient of the cities of the East and the capital of Syria, about 133 miles north of Jerusalem. Ananias was sent to the house of Judas, a Jew of Damascus, on the street called Straight, a long broad street running east to west for about a mile and forming the city's principal thoroughfare, unlike the narrow and irregular streets usual in towns of the East. That street is identified with the street of bazaars, where a so-called house of Judas has been pointed out.Sources: Damascus · Straight Gate · Judas (Jew of Damascus) · the Bible text itself
- Lydda, where Peter found Aeneas, paralyzed and bedridden for eight years, lay about nine miles east of Joppa, on the road from that seaport to Jerusalem. Joppa stood on a sandy promontory about thirty miles northwest of Jerusalem and was the chief seaport of Judea. There the disciple Tabitha is also called Dorcas, a Greek name meaning gazelle; she was known for works of kindness and charity, and the widows showed Peter the tunics and other clothing she had made.Sources: Lydda · Joppa · Dorcas · the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Damascus · 33.511, 36.306 · verses 2, 3, 8, 10, 19, 22, 27
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 2, 13, 21, 26, 28
- Straight Street · 33.509, 36.311 · verse 11
- Tarsus · 36.913, 34.892 · verses 11, 30
- Caesarea · Today: Caesarea Maritima · 32.500, 34.892 · verse 30
- Galilee · 32.760, 35.527 · verse 31
- Judea · Today: Judea 1 · 31.777, 35.234 · verse 31
- Samaria · Today: Samaria 2 · 32.276, 35.195 · verse 31
- Lod · 31.950, 34.900 · verses 32, 35, 38
- Sharon · Today: Sharon Plain · 32.400, 34.883 · verse 35
- Joppa · Today: Jaffa · 32.054, 34.753 · verses 36, 38, 42, 43
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org