Nations Bible

Acts 2

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko. 2Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis. 3Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. 4Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.

5Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo. 6Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto. 7Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al alia: Rigardu! ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj parolantoj? 8Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis? 9Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio, 10Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj pasloĝantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj, 11Kretanoj kaj Araboj — ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio. 12Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj embarasiĝis, dirante unu al alia: Kion ĉi tio signifas? 13Sed aliaj moke diris: Ili estas plenaj de mosto.

14Sed Petro, stariĝinte kun la dek unu, levis sian voĉon kaj parolis al ili, dirante: Ho Judoj kaj ĉiuj loĝantaj en Jerusalem, ĉi tio estu al vi sciata, kaj aŭskultu miajn vortojn. 15Ĉar ĉi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, ĉar estas la tria horo de la tago; 16sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:

17Kaj en la lasta tempo, diras Dio,

Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon;

Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos,

Kaj viaj junuloj havos viziojn,

Kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn;

18Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo

Mi elverŝos Mian spiriton,

Kaj ili profetos.

19Kaj Mi donos miraklojn en la ĉielo supre,

Kaj signojn sur la tero malsupre:

Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;

20La suno fariĝos malluma,

Kaj la luno fariĝos sanga,

Antaŭ ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;

21Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.

22Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias, 23lin, laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis; 24lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de ĝi. 25Ĉar David diris pri li:

Ĉiam mi vidis la Eternulon antaŭ mi,

Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;

26Tial ĝojis mia koro, raviĝis mia lango,

Eĉ mia karno ripozas en espero;

27Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol,

Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

28Vi konigis al mi la vojojn de la vivo,

Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi.

29Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas ĉe ni ĝis la nuna tago. 30Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio ĵuris al li per ĵuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj, 31li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros. 32Ĉi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj. 33Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion vi vidas kaj aŭdas. 34Ĉar David ne supreniris en la ĉielojn; sed li mem diris:

La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,

35Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

36Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

37Kaj aŭdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj? 38Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito. 39Ĉar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio. 40Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante: Savu vin el ĉi tiu perversa generacio. 41Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj. 42Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj.

43Kaj ĉiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj. 44Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna; 45kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono. 46Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro, 47laŭdante Dion kaj havante favoron ĉe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis ĉiutage al la eklezio la savatojn.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

The Spirit Comes at Pentecost

  • God-fearing Jews from every nation under heaven were already living in Jerusalem when a sound like a mighty rushing wind came from heaven and filled the house, and the speakers began to declare God’s wonders in other languages. In this chapter, “Asia” is the Roman province of Proconsular Asia, in the western part of Asia Minor, whose capital was Ephesus—not the continent of that name. Pontus, along the southern coast of the Euxine Sea, was a Roman province in the apostles’ time and a resort of many Jews of the Dispersion; Cappadocia was the easternmost and largest province of Asia Minor.Sources: the Bible text itself · Asia · Pontus · Cappadocia
  • The crowd was amazed that the speakers were Galileans. The one who stood with the Eleven and addressed them was Simon Peter, originally called Simon—that is, Simeon, meaning “hearing”—a fisherman from Bethsaida, on the western coast of the Sea of Galilee, whom his younger brother Andrew first brought to Jesus.Sources: the Bible text itself · Simon Peter
  • Peter said this was what the prophet Joel had spoken. Joel, the second of the twelve minor prophets, was the son of Pethuel, and his personal history is known only from his book. Peter also quoted David, the eighth and youngest son of Jesse of Bethlehem, and told the crowd that this patriarch had died and been buried, and that his tomb was still with them in Jerusalem.Sources: the Bible text itself · Joel · David

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 5, 14
  • Galilee · 32.760, 35.527 · verse 7
  • Asia · 38.400, 28.300 · verse 9
  • Cappadocia · 38.671, 34.839 · verse 9
  • Judea · Today: Judea 1 · 31.777, 35.234 · verses 9, 14
  • Mesopotamia · Today: Aram-naharaim · 36.864, 39.033 · verse 9
  • Pontus · 40.680, 37.830 · verse 9
  • Cyrene · 32.821, 21.851 · verse 10
  • Egypt · 30.129, 31.308 · verse 10
  • Libya · 32.821, 21.851 · verse 10
  • Pamphylia · 37.000, 31.000 · verse 10
  • Phrygia · 39.000, 31.000 · verse 10
  • Rome · 41.892, 12.485 · verse 10
  • Nazareth · 32.702, 35.298 · verse 22

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.