Acts 11
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Kaj la apostoloj kaj la fratoj, kiuj estis en Judujo, aŭdis, ke la nacianoj ankaŭ ricevis la vorton de Dio. 2Kaj kiam Petro venis al Jerusalem, tiuj, kiuj estis el la cirkumcido, disputis kun li, 3dirante: Vi eniris al viroj ne cirkumciditaj, kaj manĝis kun ili. 4Sed Petro klarigis la aferon al ili orde, dirante: 5Dum mi preĝis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan el la ĉielo per la kvar anguloj; kaj ĝi venis ĝis mi; 6kun fiksa rigardo mi ĝin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovaĝajn bestojn kaj rampaĵojn kaj birdojn de la ĉielo. 7Kaj mi aŭdis voĉon dirantan al mi: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu. 8Sed mi diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar nenio profana aŭ malpura eniris iam en mian buŝon. 9Sed voĉo respondis al mi la duan fojon el la ĉielo: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana. 10Ĉi tio fariĝis trifoje, kaj ĉio estis retirata en la ĉielon. 11Kaj jen antaŭ la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi. 12Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj ĉi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro; 13kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la anĝelon starantan, kaj dirantan: Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro, 14kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio saviĝos. 15Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco. 16Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris: Johano ja baptis per akvo; sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito. 17Se do al ili Dio donis la saman donacon, kiel al ni, kiam ni ekkredis al la Sinjoro Jesuo Kristo, kia homo mi estis, ke mi povus kontraŭstari al Dio? 18Kiam ili tion aŭdis, ili silentiĝis, kaj gloris Dion, dirante: Ankaŭ do al la nacianoj Dio donacis penton por vivo.
19Tiuj do, kiuj dispeliĝis pro la suferado, kiu okazis pro Stefano, vojaĝis ĝis Fenikio kaj Kipro kaj Antioĥia, priparolante la vorton al neniu krom nur Judoj. 20Sed iuj el ili, viroj el Kipro kaj Kireno, veninte en Antioĥian, parolis al la Grekoj ankaŭ, predikante la Sinjoron Jesuo. 21Kaj la mano de la Sinjoro estis kun ili; kaj granda nombro kredis kaj turniĝis al la Sinjoro. 22Kaj la raporto pri tio estis aŭdita de la eklezio, kiu estis en Jerusalem; kaj ili forsendis Barnabason ĝis Antioĥia; 23li, veninte, kaj vidante la gracon de Dio, ĝojis; kaj li admonis ilin ĉiujn, ke kun korfirmeco ili restu fidelaj al la Sinjoro; 24ĉar li estis bona viro, kaj plena de la Sankta Spirito kaj de fido; kaj multo da homoj aldoniĝis al la Sinjoro. 25Kaj li iris al Tarso, por serĉi Saŭlon; 26kaj trovinte, li kondukis lin al Antioĥia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antioĥia la disĉiploj unue nomiĝis Kristanoj.
27Kaj en tiuj tagoj profetoj el Jerusalem vojaĝis al Antioĥia. 28Kaj stariĝis unu el ili, nomata Agabo, kaj deklaris per la Spirito, ke estos granda malsato tra la tuta mondo; kaj tio okazis en la tagoj de Klaŭdio. 29Kaj la disĉiploj decidis, ke ĉiu laŭ sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj loĝis en Judujo; 30tion ankaŭ ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Saŭlo.

Did you know?
Gentiles Welcomed and the Name Christian
- When Peter went up to Jerusalem, circumcised believers took issue with him for visiting uncircumcised men and eating with them. He told how, while praying in Joppa, the chief seaport of Judea, thirty miles northwest of Jerusalem, he saw a vision, and how the Holy Spirit then fell on a household in Caesarea, the Roman capital of Judea and its great Gentile city. A chronology of these events dates that defense to AD 38.Sources: the Bible text itself · Joppa · Caesarea · Peter defends Gentile salvation
- People scattered by the persecution that began with Stephen, the first Christian martyr, traveled as far as Phoenicia, Cyprus, and Antioch, at first speaking only to Jews. Antioch, on the river Orontes about sixteen miles from the Mediterranean and some three hundred miles north of Jerusalem, was the metropolis of Syria and ranked third in importance among cities of the Roman empire, after Rome and Alexandria; it was called the first city of the East. There the disciples were first called Christians, which one chronology places in AD 40.Sources: the Bible text itself · Stephen · Antioch (Syria) · Disciples first called Christians
- The church in Jerusalem sent Barnabas, a Levite from Cyprus whom the account calls a good man, full of the Holy Spirit and faith; he found Saul in Tarsus and brought him to Antioch, where they taught the church for a full year. The prophet Agabus then predicted through the Spirit that a great famine would sweep across the whole world, which the narrative says happened under Claudius. Easton's Bible Dictionary (1897) identifies Claudius as the fourth Roman emperor, who succeeded Caligula in AD 41 and died in AD 54, and the disciples sent relief to the brothers in Judea with Barnabas and Saul.Sources: the Bible text itself · Barnabas · Agabus · Claudius (4th Roman Emperor)
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Judea · Today: Judea 1 · 31.777, 35.234 · verses 1, 29
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 2, 22, 27, 30
- Joppa · Today: Jaffa · 32.054, 34.753 · verses 5, 13
- Caesarea · Today: Caesarea Maritima · 32.500, 34.892 · verse 11
- Antioch · Today: Antioch on the Orontes · 36.227, 36.172 · verses 19, 20, 22, 26, 27, 29
- Cyprus · 35.000, 33.000 · verses 19, 20
- Phoenicia · 33.271, 35.196 · verse 19
- Cyrene · 32.821, 21.851 · verse 20
- Tarsus · 36.913, 34.892 · verse 25
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org