Nations Bible

2 Thessalonians 2

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektiĝon al li, 2ke vi ne fariĝu facile skueblaj mense, kaj ne konsterniĝu, ĉu per spirito, aŭ per parolo, aŭ per letero ŝajne de ni, kvazaŭ la tago de la Sinjoro jam apudestus; 3neniu vin trompu iamaniere; ĉar nepre antaŭe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkaŝiĝos, la filo de pereo, 4kiu kontraŭmetas sin kaj levas sin super ĉion, kion oni nomas Dio aŭ adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaŭ li estas Dio. 5Ĉu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi? 6Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkaŝiĝu siatempe. 7Ĉar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraŭ la malhelpanto, ĝis li estos formovita. 8Kaj tiam malkaŝiĝos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia buŝo kaj neniigos per la apero de sia alveno; 9tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun ĉia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindaĵoj, 10kaj kun ĉia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj. 11Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon; 12por ke estu juĝataj ĉiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.

13Sed ni devas ĉiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero; 14al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo. 15Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis ĉu per parolo, aŭ per ia letero nia.

16Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco, 17konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por ĉia bona faro kaj vorto.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

The Day of the Lord Has Not Yet Come

  • The chapter urges readers not to be easily alarmed by a spirit, a message, or a letter that only seems to come from the authors and claims that the Day of the Lord has already come. It says that day will not arrive until the rebellion occurs and the man of lawlessness is revealed.Sources: the Bible text itself
  • Called also the son of destruction, he is described as exalting himself above every so-called god, seating himself in the temple of God, and proclaiming himself to be God. The passage refers to what now restrains him, and to the one who restrains, but it does not name that restraint.Sources: the Bible text itself
  • The coming of the lawless one is accompanied by the working of Satan, with every kind of power, sign, and false wonder. Satan means adversary or accuser; in the New Testament the name is used interchangeably with Diabolos, the devil, more than thirty times.Sources: the Bible text itself · Satan

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.