2 Samuel 5
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Kaj venis ĉiuj triboj de Izrael al David en Ĥebronon, kaj diris jene: Jen ni estas via osto kaj via karno; 2jam antaŭe, kiam Saul estis reĝo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael. 3Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael al la reĝo en Ĥebronon, kaj la reĝo David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael.
4La aĝon de tridek jaroj havis David, kiam li fariĝis reĝo; kvardek jarojn li reĝis. 5En Ĥebron li reĝis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda. 6Kaj la reĝo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraŭ la Jebusidojn, la loĝantojn de tiu lando. Sed ili diris al David: Vi ne eniros ĉi tien, ĉar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis: David ne venos ĉi tien. 7Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David. 8Kaj David diris en tiu tago: Ĉiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras: Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon. 9Kaj David ekloĝis en la fortikaĵo, kaj donis al ĝi la nomon: Urbo de David. Kaj David konstruis ĉirkaŭe, komencante de Milo kaj internen. 10Kaj David fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.
11Kaj Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj ĉarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David. 12Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel reĝon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.
13Kaj David prenis ankoraŭ kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el Ĥebron. Kaj naskiĝis al David ankoraŭ filoj kaj filinoj. 14Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝamua kaj Ŝobab kaj Natan kaj Salomono 15kaj Jibĥar kaj Eliŝua kaj Nefeg kaj Jafia 16kaj Eliŝama kaj Eljada kaj Elifelet.
17Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke oni sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, ĉiuj Filiŝtoj iris, por serĉi Davidon. David aŭdis pri tio, kaj eniris en la fortikaĵon. 18Kaj la Filiŝtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim. 19Kaj David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kontraŭ la Filiŝtojn? ĉu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David: Iru, ĉar Mi certe transdonos la Filiŝtojn en vian manon. 20Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris: La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaŭ mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim. 21Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.
22Kaj denove venis la Filiŝtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim. 23Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris: Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj; 24kaj kiam vi ekaŭdos la sonon de paŝoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; ĉar tiam la Eternulo eliris antaŭ vi, por frapi la tendaron de la Filiŝtoj. 25Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filiŝtojn de Geba ĝis Gezer.

Did you know?
David King Over All Israel and the Capture of Jerusalem
- After ruling for seven and a half years in Hebron, David unified Israel and captured the mountain stronghold of Zion from the Jebusites. He renamed the fortress the City of David and expanded its defenses around the Millo, or supporting terraces.Sources: the Bible text itself · Zion · Millo · Hebron
- Hiram, king of the Phoenician coastal city of Tyre, established an alliance with David by sending cedar timber, carpenters, and stonemasons to build a royal palace in Jerusalem.Sources: the Bible text itself · Hiram · Tyre
- Located southwest of Jerusalem, the Valley of Rephaim served as the staging ground for Philistine incursions once they learned David had been crowned king over all Israel.Sources: the Bible text itself · Valley of Rephaim
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Hebron · Today: Tel Rumeida · 31.525, 35.102 · verses 1, 3, 5, 13
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 5, 6, 13, 14
- City of David · 31.774, 35.236 · verses 7, 9
- Zion · Today: Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 7
- Tyre · 33.271, 35.196 · verse 11
- Valley of Rephaim · 31.763, 35.219 · verses 18, 22
- Gezer · Today: Tel Gezer · 31.859, 34.919 · verse 25
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org