2 Corinthians 3
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Ĉu ni denove komencas nin mem rekomendi? aŭ ĉu ni bezonas, kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aŭ de vi? 2Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de ĉiuj; 3ĉar vi montriĝis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur ŝtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro. 4Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio; 5ne kvazaŭ ni taŭgas ion fari per ni mem, sed nia taŭgeco estas el Dio, 6kiu ankaŭ taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito; ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas. 7Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj enĉizita sur ŝtonoj, estiĝis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizaĝon de Moseo pro lia vizaĝa brileco, jam tamen malpliiĝanta, 8kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro? 9Ĉar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro. 10Ĉar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en ĉi tiu rilato, pro la superabunda gloro. 11Ĉar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraŭ pli multe tio, kio restadas, estas en gloro.
12Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo, 13kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizaĝon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu ĝis finiĝo de tio, kio estis forpasanta; 14sed iliaj animoj sensentiĝis; ĉar eĉ ĝis hodiaŭ, ĉe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo, 15sed ĝis hodiaŭ, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kuŝas sur ilia koro. 16Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata. 17La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco. 18Sed ni ĉiuj, per nevualita vizaĝo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformiĝas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

Did you know?
A More Glorious Covenant
- The chapter asks whether letters of recommendation to or from the believers are needed, as some people require. It answers that the believers themselves are a letter from Christ, the result of this ministry, inscribed on the ministers' hearts and known and read by everyone.Sources: the Bible text itself
- The chapter contrasts ink and tablets of stone with the Spirit of the living God writing on human hearts. It calls the ministry engraved in letters on stone a ministry of death and condemnation, and describes a new covenant of the Spirit, for the letter kills but the Spirit gives life.Sources: the Bible text itself
- The Israelites could not gaze at Moses's face because of a glory that was fading, and Moses put a veil over his face so they would not look at the end of what was passing away. The chapter says that a veil still covers their hearts when Moses is read, and that it is taken away whenever anyone turns to the Lord.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org