2 Chronicles 8
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon, 2kaj post kiam Salomono konstruis ankaŭ la urbojn, kiujn Ĥiram donis al Salomono, kaj li enloĝigis tie la Izraelidojn,
3Salomono iris kontraŭ Ĥamat-Coban kaj venkoprenis ĝin. 4Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en Ĥamat. 5Li ankaŭ konstruis Bet-Ĥoronon la supran kaj Bet-Ĥoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun muregoj, pordoj, kaj rigliloj, 6kaj Baalaton, kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj ĉiujn urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado. 7Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Ĥetidoj, Amoridoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj: 8el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn ĝis la nuna tago. 9Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris servantojn por liaj laboroj, ĉar ili estis militistoj, estroj de liaj korpogardistoj, estroj super liaj ĉaroj kaj super liaj rajdistoj. 10La nombro de la ĉefaj oficistoj, kiujn havis la reĝo Salomono, estis ducent kvindek. 11La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por ŝi; ĉar li diris: Virino ne devas loĝi ĉe mi en la domo de David, reĝo de Izrael, ĉar ĝi estas sankta pro tio, ke en ĝin eniris la kesto de la Eternulo.
12Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaŭ la portiko, 13por oferadi laŭ la ordo de ĉiu tago, konforme al la ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj, kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de laŭboj. 14Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laŭ la ordo de ĉiu tago, ankaŭ la pordegistojn laŭ iliaj grupoj por ĉiu pordego; ĉar tia estis la ordono de David, la homo de Dio. 15Kaj oni en nenio dekliniĝis de la ordono de la reĝo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj. 16Tiele estis aranĝita la tuta laboro de Salomono de post la tago, kiam estis fondita la domo de la Eternulo, ĝis la domo de la Eternulo estis tuta preta.
17Tiam Salomono iris en Ecjon-Geberon kaj en Elaton, sur la bordo de la maro, en la lando de Edom. 18Kaj Ĥiram sendis al li per siaj servantoj ŝipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.

Did you know?
Solomon's Construction and Administration
- Solomon fortified strategic locations throughout his realm, including Upper and Lower Beth-horon to secure the pass from Jerusalem to the coastal plain, and Tadmor (later known as Palmyra) in the Syrian wilderness.Sources: the Bible text itself · Beth-horon · Tadmor
- Solomon relocated his wife, the daughter of Pharaoh, from the City of David into her own palace, declaring that any dwelling where the Ark of the Lord had entered was holy.Sources: the Bible text itself · Daughter of Pharaoh
- In an alliance with King Hiram of Tyre, experienced sailors sailed from Ezion-geber and Eloth on the Red Sea coast of Edom alongside Solomon's men to Ophir, returning with 450 talents of gold.Sources: the Bible text itself · Hiram
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Hamath · Today: Hama · 35.136, 36.750 · verse 4
- Tadmor · Today: Palmyra · 34.547, 38.274 · verse 4
- Lower Beth-horon · Today: Beit Ur al Tahta · 31.895, 35.084 · verse 5
- Upper Beth-horon · Today: Beit Ur al Fauqa · 31.886, 35.114 · verse 5
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 6
- Lebanon · 33.540, 35.584 · verse 6
- City of David · 31.774, 35.236 · verse 11
- Edom · 30.746, 35.604 · verse 17
- Red Sea · Today: Gulf of Aqaba · 28.750, 34.750 · verse 17
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org