Nations Bible

1 Kings 9

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj de ĉio dezirita de Salomono, kion li deziris fari, 2la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon. 3Kaj la Eternulo diris al li: Mi aŭdis vian preĝon kaj vian petegon, kiun vi faris antaŭ Mi; Mi sanktigis ĉi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiam. 4Kaj pri vi, se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj ĝusteco, farante ĉion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn leĝojn kaj regulojn: 5tiam Mi fortikigos la tronon de via reĝado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael. 6Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos al ili: 7tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj. 8Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo? 9Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili kaj servis al ili — pro tio la Eternulo venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.

10Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon 11(por kiuj Ĥiram, la reĝo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laŭ lia tuta deziro), la reĝo Salomono tiam donis al Ĥiram dudek urbojn en la lando Galilea. 12Kaj Ĥiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne plaĉis al li. 13Kaj li diris: Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul ĝis la nuna tago. 14Kaj Ĥiram sendis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro.

15Jen estas la aranĝo pri la impostoj, kiujn starigis la reĝo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj Ĥacoron kaj Megidon kaj Gezeron. 16(Faraono, reĝo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis ĝin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en la urbo, kaj li donis ĝin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.) 17Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-Ĥoronon, 18kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando, 19kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado. 20Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael: 21iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj ĝis la nuna tago. 22Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj ĉarestroj, kaj liaj rajdistoj. 23La nombro de la ĉefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn. 24La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por ŝi; tiam li konstruis Milon. 25Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis ĉe ĝi antaŭ la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.

26Kaj ŝiparon faris la reĝo Salomono en Ecjon-Geber, kiu troviĝas apud Elat, sur la bordo de la Ruĝa Maro, en la lando de Edom. 27Kaj Ĥiram sendis en la ŝiparo siajn servantojn ŝipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono. 28Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Solomon's Covenant, Projects, and Alliances

  • After twenty years of construction on the temple and the royal palace, Solomon gave King Hiram of Tyre twenty cities in Galilee in exchange for cedar, cypress logs, and gold. When Hiram traveled to inspect the towns, he was displeased with them and called the region the "Land of Cabul."Sources: the Bible text itself · Hiram · Tyre
  • The strategic city of Gezer remained under Canaanite control until an Egyptian pharaoh conquered and burned it, giving the site as a wedding dowry to his daughter when she married Solomon. Solomon subsequently rebuilt and fortified Gezer along with Jerusalem's defenses and several store cities.Sources: the Bible text itself · Gezer · Daughter of Pharaoh
  • Solomon established a maritime fleet at Ezion-geber on the coast of the Red Sea in Edom. Partnering with seasoned Phoenician sailors sent by Hiram of Tyre, the expedition sailed to Ophir and brought back 420 talents of gold.Sources: the Bible text itself · Hiram

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Gibeon · Today: El Jib · 31.847, 35.183 · verse 2
  • Egypt · 30.129, 31.308 · verses 9, 16
  • Galilee · 32.760, 35.527 · verse 11
  • Tyre · 33.271, 35.196 · verses 11, 12
  • Cabul · Today: Cabul 2 · 32.868, 35.211 · verse 13
  • Gezer · Today: Tel Gezer · 31.859, 34.919 · verses 15, 16, 17
  • Hazor · Today: Tel Hazor · 33.018, 35.569 · verse 15
  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 15, 19
  • Megiddo · Today: Tel Megiddo · 32.585, 35.184 · verse 15
  • Lower Beth-horon · Today: Beit Ur al Tahta · 31.895, 35.084 · verse 17
  • Lebanon · 33.540, 35.584 · verse 19
  • City of David · 31.774, 35.236 · verse 24
  • Edom · 30.746, 35.604 · verse 26
  • Red Sea · Today: Gulf of Aqaba · 28.750, 34.750 · verse 26

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.