1 John 5
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskiĝis el Dio; kaj ĉiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaŭ la naskiton el Li. 2Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn. 3Ĉar jen estas la amo al Dio: ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj. 4Ĉar ĉio, kio el Dio naskiĝis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. 5Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio? 6Ĉi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango. 7Kaj la Spirito estas la atestanto, ĉar la Spirito estas la vero. 8Ĉar tri estas la atestantoj: la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas. 9Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; ĉar jen estas la atesto de Dio: ke Li atestis pri Sia Filo. 10Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo. 11Kaj jen estas la atesto: ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo. 12Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.
13Ĉi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio. 14Kaj jen estas la kuraĝo, kiun ni havas antaŭ Li: ke se ni ion petas laŭ lia volo, Li nin aŭskultas; 15kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin aŭskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li. 16Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu. 17Ĉia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al morto.
18Ni scias, ke ĉiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tuŝas. 19Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kuŝas en la malbonulo. 20Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna. 21Infanetoj, gardu vin kontraŭ idoloj.

Did you know?
Faith, Testimony, and Life
- This chapter says that everyone who believes Jesus is the Christ has been born of God, and that loving the Father also means loving those born of him. It describes love for God as keeping his commandments, which are not burdensome, because everyone born of God overcomes the world, and it calls that victory faith in Jesus as the Son of God.Sources: the Bible text itself
- Jesus Christ is said to have come by water and blood, not by water alone, and the Spirit is said to testify to this because the Spirit is the truth; the chapter does not explain here what the water and the blood are. It names the Spirit, the water, and the blood as three that testify in agreement, and calls God’s testimony about his Son greater than human testimony: God has given us eternal life, and this life is in his Son. The writer says he wrote these things so that those who believe in the name of the Son of God may know that they have eternal life.Sources: the Bible text itself
- Readers are told to ask God for a brother who commits a sin that does not lead to death, while the writer says he is not telling them to ask about a sin that does lead to death. He does not name either sin, though he says that all unrighteousness is sin and that there is sin that does not lead to death. The chapter ends by telling little children to keep themselves from idols.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org