Nations Bible

1 John 3

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, ĉar ĝi Lin ne konis. 2Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraŭ ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas. 3Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta. 4Ĉiu, kiu faras pekon, faras ion kontraŭ la leĝo; kaj peko estas kontraŭleĝeco. 5Kaj vi scias, ke li elmontriĝis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li. 6Ĉiu, kiu restas en li, ne pekas; ĉiu pekanto lin ne vidis, nek lin konas. 7Infanetoj, neniu vin forlogu; kiu faras justecon, tiu estas justa tiel same, kiel li estas justa; 8kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; ĉar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo. 9Ĉiu, kiu naskiĝis de Dio, ne faras pekon, ĉar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, ĉar li naskiĝis de Dio. 10Jen kiel evidentiĝas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo: ĉiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton. 11Ĉar jen estas la anonco, kiun vi aŭdis de la komenco: ke ni amu unu la alian; 12ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? Ĉar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj.

13Ne miru, fratoj, se la mondo vin malamas. 14Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, ĉar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto. 15Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li. 16Per ĉi tio ni konas amon: ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj. 17Sed se iu havas mondan posedaĵon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraŭ li, kiel la amo de Dio restas en li? 18Infanetoj, ni amu, ne laŭ vorto nek laŭ lango, sed laŭ faro kaj vero. 19Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaŭ Li 20en ĉio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; ĉar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias ĉion. 21Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuraĝon antaŭ Dio; 22kaj ĉion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, ĉar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio plaĉas antaŭ Li. 23Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon. 24Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni: per la Spirito, kiun Li donis al ni.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Children of God and brotherly love

  • The warning not to be like Cain recalls Adam and Eve's firstborn, a tiller of the ground, whose brother Abel followed a pastoral life. They presented offerings: Abel's, of the firstlings and the fat of his flock, was accepted as more excellent, and Cain, whose offering was of the fruit of the ground, became very angry. The letter says Cain belonged to the evil one and murdered Abel because his own deeds were evil and his brother's were righteous.Sources: Cain · the Bible text itself
  • In this chapter, hating a brother is treated as murder: everyone who hates his brother is a murderer, and eternal life does not reside in a murderer. Love is known because Jesus laid down his life for us, and the readers are told they ought to lay down their lives for their brothers.Sources: the Bible text itself
  • The children of God are distinguished from the children of the devil by practicing righteousness and by loving one's brother. The message heard from the beginning is that we should love one another, and God's commandment is to believe in the name of his Son, Jesus Christ, and to love one another as he commanded.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.