Nations Bible

1 Corinthians 12

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj. 2Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis. 3Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras: Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri: Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.

4Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito. 5Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro. 6Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias ĉion en ĉiuj. 7Sed al ĉiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo. 8Ĉar al unu estas donita per la Spirito la vorto de saĝeco; kaj al alia, la vorto de scio, laŭ la sama Spirito; 9al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito; 10kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj; 11sed ĉion tion energias la unu sama Spirito, dividante al ĉiu aparte, kiel al li plaĉas.

12Ĉar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj ĉiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaŭ estas Kristo. 13Ĉar en unu Spirito ni ĉiuj baptiĝis en unu korpon, ĉu Judoj aŭ Grekoj, ĉu sklavoj aŭ liberaj; kaj ĉiuj estas trinkigitaj el unu Spirito. 14Ĉar la korpo estas ne unu membro, sed multaj. 15Se la piedo diros: Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo — ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 16Kaj se la orelo diros: Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo — ne sekvas de tio, ke ĝi ne apartenas al la korpo. 17Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la aŭdado? Se la tuta estus aŭdado, kie estus la flarado? 18Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, ĉiun, kiel al Li plaĉis. 19Kaj se ĉiuj estus unu membro, kie estus la korpo? 20Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo. 21Kaj la okulo ne povas diri al la mano: Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj: Mi vin ne bezonas. 22Sed multe plie la ŝajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj; 23kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion; 24sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon, 25por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian. 26Kaj se unu membro suferas, ĉiuj membroj kune suferas; aŭ se unu membro honoriĝas, ĉiuj membroj kunĝojas. 27Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en ĝi, ĉiu laŭ sia parto. 28Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn. 29Ĉu ĉiuj estas apostoloj? ĉu ĉiuj profetoj? ĉu ĉiuj instruantoj? ĉu ĉiuj mirakluloj? 30ĉu ĉiuj havas kuracan povon? ĉu ĉiuj parolas per lingvoj? ĉu ĉiuj interpretas? 31Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraŭ pli preferindan vojon mi montras al vi.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Spiritual gifts and one body

  • The chapter begins by reminding the readers that, when they were pagans, they were led astray to mute idols. It then sets a test for speech about Jesus: no one speaking by the Spirit of God curses Jesus, and no one can confess that Jesus is Lord except by the Holy Spirit.Sources: the Bible text itself
  • Gifts, ministries, and ways of working differ, yet they come from the same Spirit, the same Lord, and the same God, who works all things in all people. Each manifestation of the Spirit is given for the common good, and the one Spirit assigns them—including wisdom, knowledge, faith, healing, miracles, prophecy, distinguishing spirits, various tongues, and interpretation—as he determines. The closing questions make the same point: not all are apostles, prophets, or teachers, and not all speak in tongues or interpret.Sources: the Bible text itself
  • The many members are compared to one body, and the same is said of Christ. In one Spirit all were baptized into that one body, whether Jews or Greeks, slave or free, and all were given one Spirit to drink. Parts that seem weaker are called indispensable, and those considered less honorable are given greater honor, so that there is no division and the members suffer and rejoice together.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.