1 Chronicles 20
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Post paso de unu jaro, en la tempo, kiam la reĝoj eliras milite, Joab kondukis la militistaron kaj komencis ruinigi la landon de la Amonidoj, kaj li venis kaj eksieĝis Raban. Sed David restis en Jerusalem. Kaj Joab venkobatis Raban kaj detruis ĝin. 2Kaj David prenis la kronon de Malkam de lia kapo; li trovis, ke ĝi enhavas laŭpeze kikaron da oro, kaj estis en ĝi multekosta ŝtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakiraĵo li elportis el la urbo tre multe. 3Kaj la popolon, kiu estis tie, li elirigis, kaj mortigis per segiloj, feraj draŝiloj, kaj hakiloj. Tiele David agis kun ĉiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kun la tuta popolo revenis Jerusalemon.
4Post tio komenciĝis milito en Gezer, kontraŭ la Filiŝtoj; tiam Sibĥaj, la Ĥuŝaido, mortigis Sipajon, unu el la infanoj de la giganto. Kaj ili humiliĝis. 5Kaj denove estis milito kun la Filiŝtoj; kaj Elĥanan, filo de Jair, mortigis Laĥmin, fraton de Goljat, la Gatano, ĉe kiu la tenilo de lia lanco estis kiel rultrabo de teksisto. 6Kaj denove estis milito en Gat; tie estis viro tre altkreska, kiu havis po ses fingroj, sume dudek kvar; li ankaŭ naskiĝis al la giganto. 7Kiam li insultis Izraelon, lin mortigis Jonatan, filo de Ŝimea, frato de David. 8Tiuj naskiĝis al la giganto en Gat, kaj ili falis de la mano de David kaj de la manoj de liaj servantoj.

Did you know?
The Conquest of Rabbah and the Fall of Giants
- Rabbah was the chief city of the Ammonites, located among the hills east of the Jordan River. Joab led David's army to lay siege to the fortified city in the spring, which was the customary time of year for military campaigns.Sources: Rabbah · Joab · the Bible text itself
- The Philistine city of Gath, renowned in biblical accounts as the hometown of Goliath, was linked to several formidable warriors. The text describes multiple battles where David's men defeated descendants of Rapha, including Lahmi and an unnamed warrior with twenty-four digits.Sources: Gath · Goliath · the giant in Gath · the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Ammon · 31.955, 35.934 · verses 1, 3
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 1, 3
- Rabbah · Today: Amman · 31.955, 35.934 · verses 1, 2, 3
- Gezer · Today: Tel Gezer · 31.859, 34.919 · verse 4
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org