Nations Bible

1 Chronicles 13

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1David konsiliĝis kun la milestroj, centestroj, kaj ĉiuj ĉefoj; 2kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael: Se plaĉas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu ĉiuflanken al ĉiuj ceteraj niaj fratoj en ĉiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia loĝado, ke ili kolektiĝu al ni; 3kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, ĉar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul. 4Kaj la tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; ĉar la afero plaĉis al la tuta popolo. 5Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de Ŝiĥor la Egipta ĝis Ĥamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim. 6Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu troviĝas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo. 7Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo el la domo de Abinadab, kaj Uza kaj Aĥjo kondukis la veturilon. 8Kaj David kaj ĉiuj Izraelidoj ludis antaŭ Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj. 9Kiam ili alvenis al la draŝejo de Kidon, Uza etendis sian manon, por subteni la keston, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin. 10Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Li mortigis lin pro tio, ke li etendis sian manon al la kesto; kaj li mortis tie antaŭ Dio. 11Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago. 12Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio? 13Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis ĝin en la domon de Obed-Edom, la Gatano. 14Kaj la kesto de Dio restis kun la familio de Obed-Edom en lia domo dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj ĉion, kio apartenis al li.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

The Attempt to Move the Ark

  • The Ark of the Covenant had rested at the home of Abinadab in Kiriath-jearim (also known as Baalah) since its return from Philistine territory. David convened leaders and assembled Israelites from Shihor at the border of Egypt to Lebo-hamath in the north to bring the Ark to Jerusalem.Sources: the Bible text itself · Abinadab · Baalah
  • Abinadab's sons, Uzzah and Ahio, guided the new ox cart transporting the Ark, with Ahio walking ahead. When the oxen stumbled at the threshing floor of Chidon, Uzzah reached out to steady the Ark and died there, prompting David to name the site Perez-uzzah.Sources: the Bible text itself · Uzzah · Ahio · Perez-uzza
  • After Uzzah's sudden death, David feared proceeding to the City of David and diverted the Ark to the house of Obed-edom the Gittite. It remained there for three months, during which time his household and possessions were blessed.Sources: the Bible text itself · Uzzah

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Egypt · 30.129, 31.308 · verse 5
  • Kiriath-jearim · Today: Deir el Azar · 31.809, 35.104 · verses 5, 6
  • Baalah · Today: Deir el Azar · 31.809, 35.104 · verse 6
  • Perez-uzzah · Today: within 1 km of Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 11
  • City of David · 31.774, 35.236 · verse 13

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.