Nations Bible

1 Chronicles 10

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj, kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa. 2Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn; kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul. 3La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj. 4Tiam Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian glavon, kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin. 5Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis sin sur la glavon kaj mortis. 6Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj, kaj lia tuta domo kune mortis. 7Kiam ĉiuj Izraelidoj, kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj enloĝiĝis en ili.

8En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa. 9Kaj ili senvestigis lin kaj prenis lian kapon kaj liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen, por anonci al iliaj idoloj kaj al la popolo. 10Kaj ili metis liajn armilojn en la domon de siaj dioj, kaj lian kranion ili alfiksis en la domo de Dagon. 11Kiam la tuta Jabeŝ en Gilead aŭdis pri ĉio, kion faris la Filiŝtoj al Saul, 12tiam leviĝis ĉiuj kuraĝuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis lin en Jabeŝon, kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabeŝ, kaj fastis dum sep tagoj. 13Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaŭ la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaŭ pro tio, ke li turnis sin al antaŭdiristino, por demandi, 14sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la reĝadon al David, filo de Jiŝaj.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

The Fall of Saul and Transition to David

  • The Philistines defeated Israel on Mount Gilboa, killing King Saul's sons Jonathan, Abinadab, and Malchi-shua. After Saul took his own life, the Philistines stripped his armor to place it in the temple of their gods and fastened his head in the temple of Dagon, their national deity.Sources: the Bible text itself · Dagon · Mount Gilboa · Jonathan
  • Upon hearing how the Philistines treated Saul, valiant men from Jabesh-gilead traveled to retrieve the bodies of Saul and his sons. They carried them back to Jabesh, buried their bones under a large oak tree, and observed a seven-day fast.Sources: the Bible text itself · Jabesh-gilead
  • The Chronicler summarizes Saul's downfall as a consequence of unfaithfulness to the LORD, including his failure to inquire of God and his consultation of a medium. This tragic end sets the stage for the kingdom to be transferred to David, the son of Jesse.Sources: the Bible text itself · David · Jesse

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Mount Gilboa · 32.434, 35.414 · verses 1, 8
  • Valley of Jezreel · Today: Jezreel Valley · 32.596, 35.242 · verse 7
  • Philistia · 31.664, 34.546 · verse 9

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.